Socia moviĝeblo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La socia moviĝelo estas asociita al la teorio pri sociaj klasoj kaj al la teorio pri la meritokratio kaj konsistas el la movoj aŭ translokigoj kiujn faras la unuopuloj, la familioj aŭ grupoj de difinita sociekonomia sistemo.

Ekzistas du formoj de socia moviĝeblo: la horizontala kaj la vertikala. Alisignife, tio diras kiamezure la sociekonomia sukceso herediĝas.

  • La horizontala moviĝeblo estas la paŝo de la individuoj aŭ grupoj de unu profesia grupo, de industria branĉo al alia, de ideologia cirklo al alia, sen la ŝanĝoj de la socia statuso (ekzemple, homo laboranta en la konstruado kaj iĝas industria laboristo, aŭ laboristo de aŭtomobil-entrepreno kiu eklaboras en banko). Tiu ĉi horizontala moviĝeblo okazas ankaŭ transgeneracie, kiam la unuopuloj apartenantaj al iu familio ŝanĝas sian profesion kompare kun tiu de siaj antaŭuloj (filo de kamparano forlasas la kamparon kaj moviĝas al la urbo por esti simpla laboristo), ĉiam kaj kiam tiu ŝanĝo ne impliku ŝanĝon en la sociekonomia statuso de la familio ĝenerale.
  • La vertikala moviĝeblo Temas pri la ŝanĝo de unu klaso al alia, kaj povas esti supren aŭ malsupren. Simpla laborista promociita al pli altranga posteno aŭ kiel estro; aŭ la filo de la kamparano kiu sutas universitate kaj iĝas kuracisto aŭ advokato, supreniras (socia supreniro), tamen akciisto damaĝita pro ekonomia bobelo aŭ altkvalita laboristo kiu perdas sian laboron kaj estas devigita akcepti subdungon, havas malsuprenian movon, de supera klaso al malsupera (socia malsupreniro).

Ideale, la socio devas havi pli grandan socian moviĝeblon. Tio ĉi signifus ke la personoj kiuj penas kaj havas la meritojn (de tie la koncepto pri meritokratio) povas pere de tiu ĝi procezo plibonigi sian vivkvaliton kaj supreniri en la socia klaso. Tamen, socio kun malalta socia moviĝeblo donas malmultajn esperojn pri progeso al sian anoj, ĉar la personoj retenas la socian statuson de siaj antaŭuloj malgraŭ la personaj penoj ŝanĝi tion.

En ambaŭ kazoj de socia moviĝeblo, la edukado estas nepra faktoro. Kiam oni ekiĝas el nefavorebla pozicio, la edukado estas ĝenerale la maniero pli sekura por supreniri socie kaj ekonomie. La grupoj kiuj troviĝas en favorebla pozicio kaj al kiuj ne konvenas moviĝi malsupren, utiligas la edukadon por resti samloke, pro kio tre malfacilas por la malpli favorataj grupoj, povi aliri al tiu ĉi eduko kaj provi atingi pli altan nivelon en la socia skalo.

Laŭ aliaj esploristoj, kiel Roberto Gargarella, alia nepra ilo por la socia moviĝeblo estas la Juro. Pere de formulado de juraj normoj por plibonigi la publikajn politikojn, povas esti ilo por altigi aŭ malaltigi la socian moviĝeblon. Farante instituciajn reformojn kiuj influas en la disvolviĝo de grupoj historie forgesitaj, povas altigi la moviĝeblon de ili kaj forigi la pezan estintecon de ili.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bourdieu, Pierre. 1984. La distinción. Madrid: Taurus
  • Crompton, Rosemary 1994. Clase y Estratificación. Una introducción a los debates actuales. Madrido: Tecnos
  • Erikson, R. and J. Goldthorpe. 1993. The Constant Flux: A Study of Class Mobility in Industrial Societies Oxford: Clarendon Press
  • Gargarella, Roberto (Compilador). Derecho y grupos desaventajados. Gedisa Editorial
  • Goldthorpe, J. et. al. 1987. Social Mobility and Class Structure in Modern Britain. Second Edition. Oxford: Clarendon Press.
  • Wilinson, Richard & Picket, Kate. 2009. Desigualdad: Un análisis de la (in)felicidad colectiva, Londres: Allen Lane.
  • Wright, Erik Olin. 1983. Clase, crisis y estado. Madrid: Siglo XXI de España.
  • Wright, Erik Olin. 1992. Reflexionando, una vez más, sobre el concepto de estructura de clases. Zona Abierta, Nº 59-60. Madrid.
    • Estudios sociológicos sobre la situación social de España, 1975, Volumen 1975. Escrito por Fundación Foessa, página 739.