Sundoponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sundoponto

Sundoponto, vidata de Svedio

Sundoponto, vidata de Svedio
Situo
Lando Flago-de-Danio.svg Danio
Flago-de-Svedio.svg Svedio
Loko Kopenhago, Malmö
Koordinatoj 55° 34′ 31″ N, 12° 49′ 37″ O (mapo)55.5752712.82694Koordinatoj: 55° 34′ 31″ N, 12° 49′ 37″ O (mapo)
Transiras Sundo
Ecoj
Longo 7 845 m
Larĝo 23,5 m
Alto 57 m
Materialo Ŝtalo kaj ferbetono
Konstruado
Datoj de konstruo 1996–2000
Inaŭguro 1-a de julio 2000
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Svedio

Sundoponto (Svedio)
DEC
Sundoponto
Sundoponto

Geografia lokigo sur la mapo : Danio

Sundoponto (Danio)
DEC
Sundoponto
Sundoponto
Sundoponto
Information icon.svg
vdr
Sundoponto, vidata de Svedio
La Sundoponto vidata el aviadilo, de la dana al la sveda flanko

La Sundoponto (oficiale Øresundsbron, miksaĵo inter la dana Øresundsbroen kaj la sveda Öresundsbron) estas 16 kilometrojn longa ligo, parte sur ponto, parte en tunelo, por voja kaj fervoja trafiko trans la markolo Sundo inter Danio kaj Svedio. Ĝi estis inaŭgurita je la 1-a de julio 2000 fare de la sveda reĝo Karolo Gustavo kaj la dana reĝino Margareta.

La tuta vojligo konsistas el ponta parto duetaĝa (aŭtoŝoseo supre, fervojo malsupre) preskaŭ 8 kilometrojn longa, la artefarita insuleto Peberholm 4-kilometra, kaj tunelo 4-kilometra. La konstruo komenciĝis je la 16-a de septembro 1993 kaj kostis proksimume 3 miliardojn da eŭroj.

Por uzo de la Sundoligo oni devas pagi. Ira bileto kostas ĉ. 35 eŭrojn (2008) por persona aŭto; diversaj rabatoj eblas por plurfoja transveturo.

Krimserio ĉe televido[redakti | redakti fonton]

La Ponto (dane: Broen, svede: Bron; emblemo de la serio Bron | Broen) estas policenketa dram-speca televidserialo, kun-produktita fare de la Sveda Ŝtata Televido kaj la Dana Dissendado-Adminstracio. La scenaro estis verkita fare de Hans Rosenfeldt kaj la serio ekelsendiĝis en la aŭtuno de 2011. Ĝia kvara kaj lasta sezono finiĝis en februaro 2018. La lingvoj parolataj en la serio estas la sveda kaj la dana, ĉiu el kiuj estas komprenebla por la aliaj parolantoj en konsiderinda mezuro, ĉar ili ambaŭ estas nordĝermanaj lingvoj; tamen, kaj en la serio kaj en realeco, svedoj kaj danoj trovas malfacila konservi kompreniĝon de la parolo de unu kaj de la alia se ili ne parolas malrapide kaj klare, elementon utiligitan en la intrigo.

La serio estis vendita kaj elsendita en dekduoj da landoj ĉirkaŭ la mondo, signifa atingo por ne-anglalingva verko. Lokaj adaptoj kun la ideo de detektivoj de du landlimaj landoj estis produktitaj de Usono kaj Meksiko, Britio kaj Francio, kaj Rusio kaj Estonio.

Priskriba resumo[redakti | redakti fonton]

Du detektivaj ĉefroluloj, la sveda Saga kaj la dana Martin, povas tiel bone interkompreni. Saga parolas la svedan kaj Martin la danan. En la realo, la svedoj kaj la danoj povas pli-malpli kompreni unu la alian - sed certe ne tiel rapide kaj bone kiel la ĉefroluloj de la televidserio. Ties aŭtoroj decidis jam je la komeco de la kunlaborado en la serio, ke la lingvo ne devu esti obstaklo: la danoj parolos la danan kaj la svedoj la svedan. Laŭ la varma akcepto de la du sezonoj de la serio en ambaŭ landoj, ili pravis. Certe ankaŭ aliaj spektaklaj karakteraĵoj kontribuis al tiu sukceso.

Teritoriaj bataloj inter policaj kaj detektivaj aŭtoritatoj kutime konstituas bonegan materialon por prikrimaj filmoj kaj televidaj serioj. La egoo de unu flanko ne permesas al ĝi rezigni kaj lasi, al la alia flanko, prestiĝan enketon. Unuamomente, en la skandinava serio "La ponto" ŝajnas, ke ne estos aŭtoritataj konfliktoj. Kiam oni malkovras kadavron sur la Sundoponto, ĝuste sur la strekita limlinio, atingas la lokon policistoj el ambaŭ landoj. Ĉar la mortinto estas sveda, Saga, la sveda detektivo, sugestas, ke ŝi respondecu pri la enketo kaj Martin, la dana detektivo konsentas. Ĉi tie povus la afero konkludiĝi, sed tuj evidentiĝas, ke temas fakte pri duobla murdo, kiu devigos ilin strikte kunlabori.

Je supraĵa rigardo, Skandinavio povus ŝajni al ni kiel tute homogena bloko, kie vikingoj fiŝas kaj anĝeloj de morto ludas ŝakon. Kompreneble temas pri tute malpreciza, folklora imago, sed kiom vere ni scias pri la kulturaj diferencoj inter la sveda popolo kaj la danoj? "La ponto" estas renkontiĝo inter similaj kulturoj, kiuj havas multajn diferencojn malgraŭ, ke oni emas klasifiki ilin en la sama karakteriza grupo.

La Sundoponto, kiu aperas ĝuste je la komenco de la serio, kunligas la afablan kaj iom supraĵan danon, Martin, kun Saga, sveda detektivo tiel skrupulema kaj malsocietema, ke oni povus rekoni en ŝi simptomojn de aŭtismo. Tiaj figuroj bone reprezentas la antaŭjuĝojn de ĉiu popolo pri ĝia najbaro. Ĝenerale la svedoj estas konsiderataj fare de la danoj, arogantaj kaj malamikemaj, dum la dana stereotipo ĉe la svedoj estas tiu de serena, amikema popolo.

La deviga kunlaboro inter la du detektivoj, malkaŝas malsimilajn sintenojn pri la enketa laboro - sed ĉefe pri la vivo mem. Ĉiukaze, tio, kio je la komenco ŝajnas kiel karikaturo de ĉiu el du popoloj, montriĝas poste kiel tre fruktodona ilo por la prikrima enketo.

"La ponto" havas ritman fascinan intrigon kun etoso, kiu magie respegulas la skandinavan realon. Preskaŭ la tutan tempon temas pri iom malvarma kaj malhela etoso kaj ĝuste tia fizika mallumo ŝajnas foje kaŝi en si ankaŭ homan mallumon. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperanta Retradio, artikolo fare de Gian Piero Savio el Israelo, la 5-an de januaro 2022