Detektivo

Detektivo estas:
- ano de sekreta polico, eĉ privata; kaŝpolicano; (kaŝ-vestita detektivo
- policana esploristo, kiu provas eltrovi la bezonatajn faktojn pri krimo;
- privata esploristo, kiu provas eltrovi la bezonatajn faktojn pri io ajn, pagita de iu privatulo.
La signifon de la vorto detektivo oni devas trovi el la kunteksto kiel lando, tempo aŭ uzanto. Estas eble uzi ankaŭ alian pli precizan terminon. Nuntempe oni povas unue pensi pri fikcia literatura rolulo, esploristo kaj solvanto de krimoj aŭ aliaj problemoj, Sherlock Holmes aŭ Hercule Poirot kiel tipaj ekzemploj el krimliteraturo.
Detektivoj tamen laboras kiel profesiaj esploristoj, uzante diversajn titolojn, ekzemple por advokatoj ĉe civilaj procesoj aŭ por asekuraj kompanioj. Ili povas trovi malaperintajn personojn, kiujn la polico ne povas aŭ volas trovi. Familiaj problemoj, kiel divorco, donas multe laboron al detektivoj.
La statuso, rajtoj kaj devoj varias laŭ landoj. En kelkaj landoj kiu ajn povas esti privata detektivo kaj en aliaj necesas havi konstituitan edukadon aŭ trejnadon antaŭ ol la detektivo havos permesilon labori aŭ fondi detektivan oficejon. Policoj aŭ gardistoj jam havas tian bazan edukadon kaj intereson al la profesio kaj pli facile povas trejniĝi por esti detektivo.
Detektiva fikcio (aŭ literaturo) estas literatura ĝenro, kiu disvolviĝis ekde la mezo de la 19-a jarcento kaj atingis sian pinton en la unuaj jardekoj de la 20-a jarcento. Ĉi tiu ĝenro de literaturo priskribas krimrakontojn - ĉefe murdojn - en la formo de mistero, kiun detektivo (polica detektivo, privata detektivo aŭ memdungita detektivo), la ĉefrolulo de la verko, solvas direkte al la fino de la verko uzante sian akran logikon kaj baziĝante sur indicoj kaj sugestoj teksitaj tra la verko. Kelkaj detektivverkoj unue aperis kiel libroserioj kaj prezentas regulan rolulon, detektivon, kiu solvas malsaman misteron en ĉiu verko.