Internacia Sekurec-Asista Forto
Internacia Sekurec-Asista Forto | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
militista unuo vd | |||||
Dum | decembro 2001 - decembro 2014 | ||||
Sekvanto | Resolute Support Mission | ||||
Sidejo | Kabulo | ||||
| |||||

La Internacia Sekurec-Asista Forto (angle International Security Assistance Force, mallonge ISAF) estis internacia armea misio sub gvido de la organizaĵo NATO ekde la jaro 2001 respondeca pri subteno de sekureco kaj konstruo en Afganio. La sidejo estis en la kvartalo Veziro Akbar Ĥano de Kabulo.
La unuo stariĝis laŭ peto de la partoprenantoj de la internacia konferenco de Petersberg proksime de la okcidentgermanaj urboj Bonno kaj Königswinter en 2001, kaj laŭ permeso de la Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi ne kalkuliĝis "blukaska" pactrupo de la Unuiĝintaj Nacioj, sed "perforta pacigo" en respondeco de la partoprenantaj ŝtatoj.