Novo Nordisk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Novo Nordisk
Novo Nordisk
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1923 - nekonata/nuntempe
Jura formo aktieselskab
Fondintoj Hans Christian Hagedorn • August Krogh • Marie Krogh • August Kongsted vd
Sidejo Bagsværd
Lando Danio
Estr(ar)o Lars Fruergaard Jørgensen • Lars Rebien Sørensen
Dungitoj 64 319 (stato: 31-a de decembro 2023)
Agokampo insulino • glucagon-like peptide-1 agonist • glukagonokreskiga hormono • seksa steroido
ISIN-kodo DK0060534915
filiaj kompanioj NNIT • Novo Nordisk (United States) • Novo Nordisk (Switzerland) • Novo Nordisk (Germany) • Novo Nordisk s.r.o. vd
Posedataj kompanioj NNIT vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Novo Nordisk (komercita en la Novjorka Borso (NYSE): NOVO B, OMX NVO) estas internacia dana farmacia firmao kun ĉefaj oficejoj en Bagsværd, Danio [1]. La firmao havas fabrikojn en sep landoj, operaciojn en pli ol 75 landoj, vendojn en proksimume 180 landoj, kaj pli ol 50,000 dungitojn tutmonde [2]. Ĝi estas la plej granda listigita firmao en Danio, kaj por 2023 la plej granda produktanto de insulino en la mondo, kaj konsiderata la plej valora kompanio de Eŭropo.

La firmao estas precipe konata pro sia komerco en la kampo de diabetotraktado. La kompanio ofertas diabetajn produktojn, inkluzive de dozaj sistemoj de insulino. Novo Nordisk ankaŭ havas preparojn por sangado kaj kreskhormono-traktado same kiel hormon-preparojn por la traktado de klimakteraj malsanoj.

La emblemo de la firmao, taŭro kun cirkclo inter ĝiaj kornoj, estas prenita de la egipta mitologio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La firmao kreiĝis kiel kunfandiĝo de du malgrandaj danaj kompanioj: Nordisk Insulinlaboratorium, fondita en 1923, kaj Novo Terapeutisk Laboratorium, fondita en 1925. Ĉi tiuj kompanioj estis la unuaj en la mondo se temas pri komenci produkti la novan kaj revolucian medikamenton - insulino. La hormono estis malkovrita de paro da kanadaj esploristoj en 1921.

En 1989 la kompanioj decidis kuniĝi kaj tiel naskiĝis Novo Nordisk. La firmao estas fama pro vasta gamo de farmaciaj agadoj kiel ekzemple medikamentoj kaj aparatoj por la traktado de diabeto kaj en la areoj de hemostazo, kreskhormonoj, HRT (hormona anstataŭiga terapio kaj injekto por la traktado de obezeco (Wegovy) [3].

Famaj medikamentoj[redakti | redakti fonton]

  • Levemir
  • NovoLog
  • Novolin R
  • NovoSeven
  • NovoOk
  • Victoza
  • Wegovy

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kiu ni estas. Alirita 2021-09-28.
  2. Annual Report 2021. Novo Nordisk. Arkivita el la originalo je February 7, 2022. Alirita March 13, 2022.
  3. Ozempic and Wegovy, Novo Nordisk’s Weight Loss Drugs, Reshape Denmark’s Economy (2023-08-28). Alirita 2023-08-28.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]