Ertebolkulturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la neolitika Eŭropo, ĉ. 4500-4000 a. C. La Ertebolkulturo montriĝas ruĝe sur la nuna Danio

La kulturo Ertebola (ĉ. 5300 a. K.-3950 a. K.) estas la nomo kiun ricevas la kulturo de fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj-kolektistoj kiu datiĝas de la fino de la Mezolitiko, kvankam ĝiaj lastaj etapoj kunvivis kun la Neolitiko. Tiu ĉi kulturo naskiĝis en la sudo de Skandinavio, sed estas genetike forte ligita kun aliaj kulturoj norde de la nunaj Germanio kaj Nederlando.

Ĝi prezentas kontinuecon kun la Maglemozkulturo, kun makrolitikaj kaj mikrolitikaj industrioj. La ost-industrio prezentas ilojn kiaj fiŝhokoj, tipaj harpunoj kun ramuro de cervoj aŭ ostoj de cetacoj, spateloj, kombiloj, pikiloj kaj brakĉenoj.

Tipa karakterizaĵo de ilia ekonomio estis la kolektado de moluskoj kaj la fiŝkaptado. Inter la ĉasitaj bestoj troviĝis la cervoj, aproj kaj marmamuloj. Tiu ĉi pliiĝo de konsumo de marbestoj okazis danke al la plibonigo de la fiŝkaptista kaj naviga teknologio, kiel ekzemple la fiŝhokoj kun teniloj kaj la retoj.

Ĝia arto konsistas el geometria dekoraciado surbaze de regulaj alineoj de etaj traboritaj truoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]