Esperanto-movado en Danio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto-movado (Danio))

Esperanto-movado en Danio. Jam antaŭ 1850 du danoj, la lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon en 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis.

Unuaj paŝoj[redakti | redakti fonton]

La unua dana lernolibro de Esperanto, verkita de Christian Nielsen aperis en Flensburg en 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de Esperanto troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Frederik Skeel-Giørling (1904), "la patro de la dana Esperanto-movado". Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso.

La konata lingvisto, prof. Otto Jespersen (aŭtoro de la lingvoprojekto "Novial") varme interesiĝis pri Esperanto kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo "Tilskueren" (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm Thomsen verkis kaj eldonis broŝuron pri "la komuna lingvo de la scienco".

Unuaj Esperanto-grupoj[redakti | redakti fonton]

Fine en 1906 fondiĝis la unua Esperanto-grupo dana, "Esperantist-foreningen", kies unua prezidanto estis magistro Holger Wiehe kaj ĝia sekretario f-ino Gunvar Monster. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan Esperanto-gazeton "Esperanto-Bladet: Helpa Lingvo", kiun redaktis Wiehe. Fervoraj esperantistoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe Skeel-Giörling kaj Monster.

En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto "Politiken" ekinteresiĝis pri Esperanto kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeel-Giörling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por Junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis Esperanto-grupo por junuloj, kies prezidanto fariĝis Svend Rehling. En laboristaj rondoj gvidis Leo Abraham kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe.

Ankaŭ ekster Kopenhago la Esperanto-movado ekfloris. En Odder kaj Brønderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. Carlsen faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui Esperanton. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis en 1907, en 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Kaj Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj Skeel-Giörling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i.a. Esperanton en kurso de 300 telefonistinoj.

Centra Dana Esperantista Ligo[redakti | redakti fonton]

Danaj partoprenantoj de la 4-a Universala Kongreso en 1908

En januaro 1908 fondiĝis laŭ instigo de f-ino Marie Schröder Centra Dana Esperantista Ligo (CDEL), poste nomita Dana Esperanto-Asocio. En 1909 fondiĝis la Esperanto-klubo de Aalborg (prezidita de E. Friis), "Esperanto-klubo de Vejle" (Martin Packness), Esperanto-klubo de Randers (serĝento Rasmussen) "Konversacia Klubo de Aarhus" (Arhuzo, Christian Petersen Heilskov) kaj en 1910 "Esperanto-Societo de Esbjerg".

Naciaj kongresoj[redakti | redakti fonton]

La unua jarkunveno de danaj Esperantistoj okazis en Arhuzo en 1909. Jen la listo laŭ jaroj:

Ido-skismo[redakti | redakti fonton]

Post la granda antaŭenpuŝo de 1907 ĝis 1909 la dana Esperanto-movado dum pluraj jaroj pli malrapide progresis. Tre notinda tamen estas la agado de Esperanto-oficejo en Kopenhago, kiu en la komenco de la unua mondmilito interrilatis kun la militantaj landoj kaj faris gravan kaj plejparte sukcesan laboron por serĉi vunditajn kaj malaperintajn homojn el ĉiuj landoj kaj doni informojn al iliaj parencoj. Danio en la unua mondmilito estis neŭtrala ŝtato.

Post la apero de Ido venis malfacila tempo por la dana Esperanto-movado. Multaj Esperantistoj transiris al Ido, i.a. prof. Otto Jespersen, kiu en Kopenhago kaj per la gazetaro en la tuta lando gvidis fortan batalon kontraŭ Esperanto. Lia famo helpis lin; sed li ne sukcesis krei grandan Ido-movadon. Oni fariĝis skeptika pri la mondlingva problemo - jen la ĉefa kaŭzo de la multjara malprogresado de Esperanto en nia lando, fakte ĝis 1927, kaj post tiam denove kelkajn jarojn pro la apero de Novial ("Jesperanto", kiun vorton moke kreis unu el la Kopenhagaj gazetoj). Notinde estas, ke la kontraŭ-Ido-polemikon gvidis f-ino Margrethe Noll, Kopenhago.

Esperanto en radio[redakti | redakti fonton]

En la vintro 1925-26 okazis disaŭdigo de Esperanto-kurso per la danaj radiostacioj. Ĝin gvidis ĉefinstruistino Rybo. Grandamase estis aĉetataj lernolibroj, sed la radioestraro post kelkaj monatoj malpermesis tiun Esperanto-kurson (motivo: tro malmultaj interesas sin pri Esperanto). Aŭtunon 1927 denove disaŭdiĝis Esperanto per la radio-stacioj, sed nur kiel ĉiusabata program-resumo. La 31-an de decembro 1927 vespere la dana radiofonio sendis saluton al eksterlando en dana, angla, franca, germana kaj Esperanta lingvoj. Post tiu tempo la radio-estraro ne plu volis permesi Esperanton.

Lernolibroj[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas multaj lernolibroj en dana lingvo. Tiuj de Chr. Nielsen kaj de Martin Packness ne estas multe konataj. La plej bona estis la lernolibro de Frederik Skeel-Giørling. Unua eldono baldaŭ elĉerpiĝis kaj sekvis novaj; post la morto de la aŭtoro ĝi ne plu estis eldonata. En 1918 Peter Zoffmann eldonis sian lernolibron; 1922 aperis dua eldono. En 1924 aperis lernolibreto de Margrethe Noll. En 1930 aperis nova lernolibro de Lorenz Friis.

Vortaroj[redakti | redakti fonton]

La unuan Esperanto-vortaron eldonis Skeel-Giørling (1907). En 1909 eldonis Kaj Bendix sian vortaron danan-Esperantan. Post la morto de Skeel-Giørling lia vortaro ne aperis en dua eldono, sed Anton Peder Dueholm eldonis bonegan Esperanto-danan vortaron. En 1922 Peter Zoffmann eldonis sian vortaron kun Esperanto-dana kaj dana-Esperanto partoj. Ĝi estas multe aĉetata de komencantoj, ĉar ĝi enhavas ambaŭ partojn, sed ĝi ne estas tiel detala kiel la aliaj.

Perkorespondan kurson, kiu konsistas el 6 lecionoj, eldonis CDEL en 1928. Kvankam ĝi estas tre konciza, ĝi tamen estis multe vendata pro vigla propagando.

Esperanto-periodaĵoj[redakti | redakti fonton]

La unua dana Esperanto-gazeto aperis dum 1907 sub la nomo "Esperantobladet Helpa Lingvo". Post la fondo de CDEL aperis 1908-1912 Dana Esperantisto, redaktita de A. Nissen; 1912-1913 "Danlando", sama redaktoro. De 1913 ĝis 1919 aperis Esperanto-raporto de CDEL. Dum 1920 ĝis 1922 denove ne ekzistis dana Esperanto-gazeto. En 1922-1926 aperis raporto pri la dana Esperanto-movado en revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA). En 1926-1928 Paul Neergard je propraj kostoj kaj risko eldonis "La Forta Voko"-n, sed ĉar li kontraktis kun la revuo "Sind og Samfund" pri aperigo de "La Forta Voko" en ĝi, CDEL decidis mem eldoni sian gazeton Dansk Esperanto-Blad (poste kromtitolita "Dana Esperanto-Bulteno"). Ties unua redaktoro estis Martin Petersen Palsberg el Århus.

Esperanto-ekzamenoj[redakti | redakti fonton]

Esperanto-ekzamenoj okazis jam en 1908, sed post tiam neniu partoprenis en ekzamenoj ĝis 1928, kiam CDEL ellaboris tute novan ekzamen-regularon. Ĝi konsistas el 3 gradoj: I, II kaj III. La lasta estis por kursgvidado. Per tiu nova regularo okazis multaj ekzamenoj en diversaj lokoj, kaj ofte kun granda aro da partoprenantoj.

La stato de CDEL en la fino de 1932 estas: 15 grupoj kun proks. 500 membroj. Kelkaj kluboj ne apartenas al CDEL, kaj izoluloj ne povas esti membroj de CDEL sen aniĝo al klubo. Entute estas venditaj proks. 15 000 lernolibroj en Danio.

En diversaj urboj fondiĝis laboristaj grupoj, kiuj ne apartenas al CDEL, sed intencas starigi propran landan organizon. R. Jorgensen, Aabyhoj, faris tiurilate grandan laboron.

En 1929 okazis Ĉe-kurso en Odense gvidata de la rumana Esperanto-instruisto Tiberio Morariu. En 1931 venis Ajo, Karlsruhe, al Danlando por je propraj kostoj kaj risko gvidi Ĉe-metodajn kursojn. Tion li tre sukcese faris. Li propagandis kaj instruis en Sönderborg, Lunderskov, Kolding, Arhuzo, Aalborg kaj Randers. En somera ferio 1932 aranĝis L. Friis en Silkeborg Ĉe-metodan kurson por geinstruistoj kun Ajo kiel gvidanto. Tie pli ol 30 geinstruistoj ne nur lernis la lingvon, sed hejmenveninte preskaŭ ĉiuj propagandis kaj gvidis Esperanto-kursojn. Aŭtune 1932 alvenis Ĉe-instruistino Margarete Saxl, Berlino, por gvidi kursojn. Ŝi instruis en Silkeborg, Arhuzo, Aalborg, Hobro, Hjorring, Brönderslev kaj Randers.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]