Lorenz Friis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lorenz FRIIS (naskiĝis la 23-an de januaro 1904 en Sonderborg, mortis la 11-an de marto 1985 en Arhuzo) estis dana esperantisto kaj instruisto, ekde 1981 Honora Membro de UEA.

Li propagandis kaj gvidis kursojn en Broager kaj Aabyhøj. Li fondis Esperanto-klubon en Aabyhoj. Li estis prezidanto de la ekzamena komitato por Jutlando, redaktoro de la lingva paĝo de Dana Esperanta Gazeto kaj direktoro de "Isosek" por Danujo. Li verkis du Esperantajn lernolibrojn. En 1930 li edziĝis kun Cor Lignian, kiu post sia edziniĝo administris Danan Esperanto Eldonejon ("Dansk Esperanto Forlag"). Li estis unu el la ĉefkunlaborantoj de la Enciklopedio de Esperanto.

En 1938 aperis lia "Store Esperanto-Dansk Ordbog" (Granda Esperanto-Dana Vortaro), verkita kun Peter Frey en Aabyhøj ĉe "Dansk Esperanto-Forlag" (268, [2] p., 20x14 cm). Ĝi estis represita en 2a eld. 1953 kaj 3a eld. 1969 kaj restis la plej multe uzita siaspeca ĝis apero de la moderna de Eckhard Bick en 1990.

En aprilo 1937 aperis jena anonco en la gazeto La Juna Vivo:

INTERNACIAJ FERIAJ ESPERANTO-KURSOJ en Helsingør, Danlando: Prezo: La restado dum unu semajna kurso kostas entute nur 18 gld. (kotizo, manĝo kaj loĝo en dupersona ĉambro). Petu informojn ĉe: S.ro L. Friis, Thyrasvej 15, Aabyhøj, Danlando.[1]

Fonto[redakti | redakti fonton]

  1. La Juna Vivo, aprilo 1939, paĝo 21.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]