Peter Frey
Peter Frey | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1899 |
Morto | 30-an de novembro 1964 (65-jara) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Danio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Peter FREY (Frederikshavn 1900 - 1965) estis dana esperantisto. Frey lernis Esperanton 1932 en somerferia kurso en Silkeborg. Jam kelkajn jarojn poste li fariĝis ano de la ĉefestraro de CDEL kaj redaktoro de Dansk Esperanto-Blad. Li pligrandigis kaj modernigis tiun gazeton, kaj danke al li Modersmaalet en Haderslev fariĝis ĝia presejo.
Kiel ĉefestrarano li iniciatis la libroservon de CDEL kaj gvidis ĝin dum kelkaj jaroj. Tre lerte li faris tion, kaj baldaŭ la libro-servo estis granda entrepreno. Dum tiuj jaroj antaŭ la dua mondmilito dana movado kreskis grandskale danke al laboro de la tiama Dana Esperanto-Instituto.
Li partoprenis la verkadon de Arbejdsbogen i Esperanto, de la Vortaro I/II kaj de vortarojn Esperant-Dana kaj Dana-Esperanto.
Li devis rezigni sian tutan Esp-laboron, kiam li fariĝis lernejestro en Frederikshavn, kaj post tiu tempo li ne plu estis aktiva en Esperanto-movado, ]sed aktiva fariĝis poste lia filo, Hans Henrik Frey, lernejestro en Strandby ĉe Frederikshavn kaj prezidanto de la dana Esperanto-ekzamena komitato.