Peter Frey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Frey
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30)
Morto 30-an de novembro 1964 (1964-11-30) (65-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Peter FREY (Frederikshavn 1900 - 1965) estis dana esperantisto. Frey lernis Esperanton 1932 en somerferia kurso en Silkeborg. Jamkelkajn ja­rojn poste li fariĝis ano de la ĉefestraro de CDEL kaj redaktoro de Dansk Esperanto-Blad. Li pligrandigis kaj modernigis tiun gazeton, kaj danke al li Modersmaalet en Haderslev fariĝis ĝia presejo.

Kiel ĉefestrarano li iniciatis la libroservon de CDEL kaj gvidis ĝin dumkelkaj jaroj. Tre lerte li faris tion, kaj baldaŭ la libro-servo estis granda entrepreno. Dumtiuj jaroj antaŭ la dua mondmilito dana movado kreskis grandskale danke al laboro de la tiama Dana Esperanto-­Instituto.

Li partoprenis la verkadon de Arbejdsbogen i Esperanto, de la Vortaro I/II kaj de vortarojn Esperant-Dana kaj Dana-Esperanto.

Li devis rezigni sian tutan Esp-laboron, kiamli fa­riĝis lernejestro en Frederikshavn, kaj post tiu tempo li ne plu estis aktiva en Esperanto-mo­vado, sed aktiva fariĝis poste lia filo, Hans Henrik Frey, lernejestro en Strandby ĉe Frederikshavn kaj prezidanto de la dana Esperanto-ekzamena komitato.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Esperantaj Historietoj. Eld. la aŭtoro, Haderslev, 1935.
Citaĵo
 Post la apero de « Unua Legolibro » de D-ro Kabe , ni ne plu vidis multajn librojn tiajn, kiuj povas samtempe servi por amuzi kaj distri, sed antaŭ ĉio, por instrui. « Esperantaj Historietoj » estas inda posteulo de tiu konata verko.

La aŭtoro S-ro Frey, kiu ankaŭ estas redaktorode «dana Esperantista Gazeto », certe ne troviĝas ĉe sia debuto, kaj klare montras tion, donante al ni tekstojn en altnivela kaj tamen tre simpla stilo, alproksimiĝante tiel, kiel eble plej al la Zamenhofa esprim-maniero. La verketo tre taŭgas kiel ekzercilo por kursĉeestintoj kiuj ankoraŭ iom hezitas antaŭ la granda literatura amaso ; ĝi estas eĉ bonega gvidilo por perfektiga kurso. Ni plurfoje rimarkis la stranganuzon de «dum kiam» tio devas esti ĉu simple «dum» (ekz. sur pĝ 20, 1. 18:dum oni rekondukis...) , ĉu simple « kiam» (ekz. sur pĝ. 16, 1. 3: jam kiam li kuŝis...) ; ĉu estanteca adverrba participo (ekz.

sur pĝ 16. 1. 23: li daŭrigis la diktadon, promenante ...). Krom tiu detalo ne troviĝas grandaj eraroj en la libreto, kiu cetere sendube trovos la merititajn aprobon kaj sukceson. 
— Belga esperantisto n223 (sep 1935)