Margarete Saxl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Margarete Saxl
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1888 (1888-11-30)
Morto 5-an de aŭgusto 1938 (1938-08-05) (49-jaraĝa)
Lingvoj ĉeĥaEsperanto
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Margarete SAXL (naskiĝis en 1889 en Vieno, mortis la 5-an de aŭgusto 1938 en Londono) estis ĉeĥa esperantistino kaj fervora Cseh-instruistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Margarete Saxl estis filino de diplomato de la Danuba Monarkio. Kun la patro, kiu fariĝis fine de la 19-a jarcento ambasadoro en Berlino, ŝi venis al la germana ĉefurbo kaj estis edukita tie. Ŝi studis lingvojn kaj perfektigis siajn konojn de la franca kaj angla lingvoj en Parizo kaj Anglio.

Regante sep lingvojn, ŝi post la Unua Mondmilito instruis lingvojn laŭ la Berlitz-metodo en la komercista privatlernejo de Ernst Rösner ĉe la stacidomo Börse (borso) en Berlino

La sindona Cseh-instruistino[redakti | redakti fonton]

En 1928 ŝi lernis Esperanton kaj post partopreno en provleciono de Andreo Cseh en 1930 en Oksfordo gvidis multajn Esperanto-kursojn laŭ la Ĉe-metodo. Ed Borsboom skribis, ke ŝia kontakto kun tiu ĉi metodo „efikis kiel revelacio, kaj ŝi decidis tute fordoni sin al la Ĉe-instruado”.[1]

Ŝia Esperanto-lernantino Margot Kermann (nask. 1906) priskribas en letero al Esperanto-Ligo Berlino en 1993 siajn memorojn pri la lerta instruistino.[2]

Samkiel la konataj berlinaj Esperanto-geinstruistoj Julius Glück (1877-1942) kaj Margarete Glaser (1901/1902? – 1985) ankaŭ Margarete Saxl vizitis la Ĉe-grupon en Café Braun (Kafejo Braun) en Charlottenstraße proksime al la Leipziger Straße, okazintan ĉiulunde kaj gviditan de Carl Walther (1868-1945).

La tri Esperanto-geinstruistoj Saxl, Glück kaj Glaser ofte faris kursojn en eksterlando, precipe en Nederlando, Danio, Svedio kaj Norvegio. Foto montras la triopon en "Amika Rondo" la 13-an de junio 1935.[3]

Aŭtune 1932 ŝi alvenis en Danio kaj instruis en Silkeborg, Arhuzo, Aalborg, Hobro, Hjorring, Brönderslev kaj Randers.

Unu el la lernantoj de Saxl estis la ĉeĥa Cseh-instruisto Karel Šolc (1914 -1970), partopreninto de la somera kolegio en Helsingør en Danlando.

Baze de la savita korespondaĵo inter Andreo Cseh kaj Margarete Saxl, Borsboom priskribas eventojn rilate al la restado de Cseh en Berlino en 1931. Lia rakonto pri interparolado de la Ĉe-instruistino kun la prezidanto de Germana Esperanto-Asocio Arnold Behrendt dum vespermanĝo en ties domo rivelas ambivalencan rilaton. Interparolis laŭ Borsboom virino, kiu kaŝis sian judecon kun viro, kiu admiris Hitler, sed ne ekshibicie montris tion. Motivo por la rendevuo estis la deziro de Saxl, ekkoni la kialojn de la antipatio de Behrendt kontraŭ Cseh kaj eble elmondigi ilin.[4]

En 1937 ŝi publikigis sian verkon „Daŭriga kurso post Cseh-kurso. Gvidilo por kursgvidantoj”, karakterizita en Esperanto en perspektivo kiel verko, kiu „ebligas profundigon de la scio akirita sur pli malalta nivelo“.[5] Aperis en 1972 la 4-a eldono kaj en 2011 bitlibra eldono.[6]

Morto en Londono[redakti | redakti fonton]

En 1938 okazis en Londono la 30-a UK. Jam komence de la jaro, Margarete Saxl gvidis prepare al la kongreso kurson kun 80 partoprenantoj en la Londona Esperanto-Klubo kaj regule partoprenis la kunvenojn de la Londona Klubo. Harry Holmes, prezidanto de Londona Esperanto-Klubo (1933-1952), memoris, ke „estis unu el la plej kuraĝigaj spertoj, kiujn mi iam havis en Esperantujo. Neniu povus esti pli amata post nur malgranda tempo, ol estis ŝi.”[7]

Rilate al la UK Margarete Saxl gvidis kursojn por la gevendistoj en la granda magazeno Selfridges kaj en la orfejo, de kie venis la knaba blovinstrumenta orkestro kaj la ĥoro, kiuj ludis kaj kantis dum la Muzika Vespero en Central Hall Westminster. Ŝi instruis la gekelnerojn en kelkaj tebutikoj kaj el la granda ‘Corner House’ de Lyons apud la inaŭgurejo.

La 5-an de aŭgusto dum la UK ŝi subite mortis pro korparaliziĝo.  

La anglalingva gazeto The Argus raportis samtage sub la titolo INA ESPERANTISTO MORTAS EN KONGRESO LONDONO, Jaŭdo jenan: „ Margarete Saxl, 48-jaraĝa, ĉeĥino kaj ĉefinstruisto de Esperanto, kolapsis kaj mortis en Londono hodiaŭ, kiam ŝi ĉeestis la Esperanto-kongreson. Tuj antaŭ ŝi mortis, ŝi parolis Esperanton kaj diris: „Mi estas feliĉa, ke mi povis fari tiom multe por la movado." Ŝi estis honorigita dum la kongresa balo vespere.”

Harry Holmes raportas pri la funebra ceremonio: „La postan lundon centoj da kongresanoj iris al la tombejo. La lernantoj el ĉiuj ŝiaj kursoj ĉeestis kaj mi rekonis plorantajn gekelnerojn, kiuj perdis iun, kiu dum la kelkaj monatoj de la kursoj fariĝis ilia amikino. La kongresanoj donacis sufiĉan monon por ebligi, ke ŝtono portanta verdan stelon kaj surskribon en Esperanto estu metita por marki la tombon.”[8]

Verko[redakti | redakti fonton]

Margarete Saxl: Daŭriga kurso post Cseh-kurso. Gvidilo por kursgvidantoj. Dana Esperanto-Librejo Aabyhøj 1937.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro: Esperanto en perspektivo. Faktoj kaj analizoj pri la Esperanto-movado. UEA, London – Rotterdam 1974.
  • Harry Holmes: Londono vokas. 1903-1978. Historio de la Londona Esperanto-Klubo. Londona Esperanto-Klubo, London 1981.
  • Katalin Kováts: Stelsemantoj en la ora nordo. E-­‐dukati, Den Haag 2011.
  • Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto. Lingvo kaj kulturo en Berlino kaj Brandenburgio 111 jaroj, Jubilea Libro 1903-2014, Esperanto-Asocio Berlino-Brandenburgio (Hrsg.), Mondial, Novjorko – Berlino 2017 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 978-1-59569-340-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Margarete Saxl ĉe Edukado.net

Foto BIldarchiv Austria

Margarete Saxl ĉe WorldCat

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ed Borsboom: Vivo de Andreo Cseh. Internacia Esperanto-Instituto, Hago - Nederlando 2003, p 112.
  2. Margot Kermann: Saluto kaj raporto de maljuna esperantistino. En: Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 – 2003. Esperanto-Ligo Berlino (eld.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3.
  3. Fritz Wollenberg (Red.): Esperanto – Lingvo kaj Kulturo en Berlino: Jubilea Libro 1903 – 2003. Esperanto-Ligo Berlino (eld.), Mondial, Novjorko, Berlino 2006 (Kontribuoj en la germana kaj en Esperanto), ISBN 1-59569-043-3, p. 263.
  4. Ed Borsboom: Vivo de Andreo Cseh. Internacia Esperanto-Instituto, Hago - Nederlando 2003, p. 113.
  5. Ivo Lapenna, Ulrich Lins kaj Tazio Carlevaro: Esperanto en perspektivo. Faktoj kaj analizoj pri la Esperanto-movado. UEA, London – Rotterdam 1974, p. 72.
  6. indiko pri e-libro
  7. Harry Holmes: Londono vokas. 1903-1978. Historio de la Londona Esperanto-Klubo. Londona Esperanto-Klubo, London 1981, p. 50-52.
  8. Harry Holmes: Londono vokas. 1903-1978. Historio de la Londona Esperanto-Klubo. Londona Esperanto-Klubo, London 1981, p. 52.