Nordpolusa Konsilio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nordpolusa Konsilio
interregistara organizaĵokonsilio
Komenco 19-a de septembro 1996 vd
Lando(j) KanadoDanioFinnlandoIslandoNorvegioRusioSvedioUsono vd
Sidejo Fram Centre
Retejo Oficiala retejo
vdr
La Arkta Konsilio: malhele Membrolandoj hele Permanenta observanto statuso

La Arkta Konsilio estas interregistara organizaĵo por kunlaboro pri aferoj rilataj al defioj alfrontataj de la landoj en la Arkto. La celo estas antaŭenigi daŭripovon koncerne la medion, sociajn kondiĉojn kaj ekonomion [1].

La sekretariejo de la Arkta Konsilio estas konstante establita en Tromsø ekde la 21-a de januaro 2013 [2].

La konsilio estis formale establita en 1996 kiam la ministroj pri eksteraj rilatoj de la membrolandoj kunvenis en Otavo, Kanado, kaj tie adoptis la Otavo-Deklaracion pri kunlaboro en la Arkto [3]. La membrolandoj estas Kanado, Danio kun Feroaj Insuloj kaj Gronlando, Finnlando, Islando, Norvegio, Rusio, Svedio kaj Usono. Krome, ses internaciaj indiĝenaj organizaĵoj havas la statuson de permanentaj partoprenantoj en la konsilio. Pluraj ne-arktaj ŝtatoj, internaciaj organizaĵoj kaj neregistaraj organizaĵoj havas observanstatuson en la Arkta Konsilio.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Membrolandoj[redakti | redakti fonton]

Nur landoj kun teritorioj en la arktaj regionoj povas esti membroj de la konsilio. Ĉar ĉiuj landoj renkontantaj tiun postulon estas membroj, la konsilio estas plene ĉirkaŭpolusa forumo.

  • Kanado
  • Danio
    • Feroaj Insuloj
    • Gronlando
  • Finnlando
  • Islando
  • Norvegio
  • Rusio
  • Svedio
  • Usono

Statuso de observanto[redakti | redakti fonton]

As of 2021, observantaj ŝtatoj inkluzivis: [4]

  • Germanio, 1998
  • Netherlands, 1998
  • Pollando, 1998
  • Britio, 1998
  • Francio, 2000
  • Hispanio, 2006
  • Ĉinio, 2013
  • Barato, 2013
  • Italio, 2013
  • Japanio, 2013
  • Suda Koreio, 2013
  • Singapuro, 2013
  • Svislando, 2017

Germanio, Nederlando, Pollando, Hispanio, Ĉinio kaj Britio havas konstantan observan statuson. Krome, diversaj landoj ricevis provizoran observan statuson. Interalie, ĉar mondvarmiĝo ebligas novajn ŝipvojojn en la Arkto mem, ĉirkaŭ la kontinentoj, Ĉinio kaj EU, kiel Japanio kaj Sud-Koreio kaj aliaj, puŝis por konstanta observantostatuso. Tamen ne ekzistas interkonsento inter la membroŝtatoj pri ĉi tiu afero, kie Kanado precipe kontraŭas EU kaj Rusio ne favoras Ĉinion kiel observanlandon. La kontraŭstaro de Kanado al EU ŝuldiĝas interalie al malnova EU-malpermeso pri importo de ekz. foka felo, kiu detruis la vivkondiĉojn de la indiĝenaj popoloj en la Arkto. La indiĝenaj popoloj ankaŭ ne entuziasmas pri vastigo de la rondo de observantoj.

Indiĝenoj en la konsilio[redakti | redakti fonton]

La Arkta Konsilio inkluzivas ses internaciajn indiĝenajn organizaĵojn organizitajn sub la tegmenta organizaĵo Arctic Council Indigenous Peoples Secretariat (IPS) en Kopenhago. La Arkta Konsilio estas la unua supernacia organizaĵo se temas pri doni tiun formalan partoprenan statuson al indiĝenaj popoloj.

Konstantaj partoprenantoj estas organizaĵoj reprezentantaj la diversajn indiĝenajn popolojn de la Arkto. Ili estas garantiitaj plenaj konsultrajtoj en la konsilio, t.e. ili devas esti aŭditaj en ĉiuj decidoj kiuj estas faritaj, kaj ili povas fari proponojn al la konsilio en ajna momento. Kvankam finfine estas la konsilianoj kiuj faras la decidojn, la indiĝenaj popoloj havas signife pli da influo ol en aliaj similaj instancoj tra la mondo. La konstantaj partoprenantoj dividas komunan sekretariejon, kiu estas finance subtenata de la ok membrolandoj, kaj kun adreso en Kopenhago . Ĉiu organizaĵo de arktaj indiĝenaj popoloj, kiu plenumas unu el ĉi tiuj du postuloj, povas esti akceptita:

  1. Ununura indiĝena popolo indiĝena al pli ol unu arkta lando.
  2. Pli ol unu arkta indiĝena popolo indiĝena de ununura lando.

En 2013, la sekvaj organizaĵoj estas permanentaj partoprenantoj:

  • Arkta Atabaskana Konsilio (AAC)
  • Aleŭta Internacia Asocio (AIA)
  • Gwich'in Council International (GGI)
  • Inuit Circumpolar Council (ICC)
  • Rusa Asocio de Indiĝenaj Popoloj de la Nordo (RAIPON)
  • Samia Konsilio (SC)

Paŭzo en kunvenaj agadoj[redakti | redakti fonton]

Kun la eksplodo de la rusa invado de Ukrainio en 2022, Kanado, Danio, Finnlando, Islando, Norvegio, Svedio kaj Usono publikigis komunan deklaron en marto 2022, ke reprezentantoj de la respektivaj landoj ne vojaĝos al Rusio por kunvenoj de la Arkta Konsilio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. About the Arctic Council. The Arctic Council (April 7, 2011). Alirita September 17, 2021.
  2. . Canada bypasses key players in Arctic meeting (March 29, 2010). Alirita 2013-09-05.
  3. Arctic Council: Founding Documents. Alirita 2013-09-05.
  4. Observers. Arctic Council Secretariat (2021). Arctic Council. Alirita September 15, 2021.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • www.arctic-council.org – retejo de la Arkta Konsilio