Kristiano la 4-a (Danio-Norvegio)
Aspekto
Kristiano la 4-a, dane Christian 4., (12-a de aprilo 1577 – 28-a de februaro 1648) estis reĝo de Danio-Norvegio de 1588 ĝis 1648. Li estis filo de Frederiko la 2-a.

Kristiano estis ambicia kaj potenca monarko, kiu dum sia nekutime longa regado reformis la landon kaj klopodis establi grandpotencon Danio-Norvegio. Per pluraj kostaj militiroj li gajnis, sed fine ankaŭ denove perdis multan potencon por la reĝlando. Li konstruigis plurajn urbojn, ofte nomataj laŭ li mem.

