Aŭstria Esperantisto
Aspekto
(Alidirektita el Aŭstria Esperantisto = Österreichischer Esperantist)
| Aŭstria Esperantisto | |
8-a jaro, n-ro 2, februaro 1931
| |
| gazeto • Esperanto-gazeto | |
|---|---|
| Speco | Esperanto-gazeto |
| Formato | 24×16 cm |
|
| |
| Lando | Aŭstrio |
| Urbo | Vieno |
| Posedanto | Aŭstria Esperanto-Asocio |
| Establodato | 1924 |
|
| |
Aŭstria Esperantisto = Österreichischer Esperantist estis membrogazeto de Aŭstria Esperanto-Asocio. Redaktita kaj eldonita fare de Hugo Steiner, ĝi aperis monate de 1924 [1] ĝis 1948 [2] en Vieno.
En 1924, oni ankaŭ nomis ĝin oficiala organo de Esperanto-Delegitaro de Wien, Tutmonda Esperantista Ligo Fervojista kaj Universala Esperantista Pacifista Ligo.[3] Formato 24×16 cm.
En la intermilita periodo la lasta numero de Aŭstria Esperantisto aperis la 10-an de marto 1938 – nur du tagojn antaŭ ol Wehrmacht enmarŝis en Aŭstrion, kio rezultigis Anschluss[4].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 3358, paĝo 324
- ↑ Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- ↑ https://bitarkivo.org/gazetoj/austriaesperantisto
- ↑ Aŭstria Esperantisto, n-ro 3/1938 ĉe Aŭstria Nacia Biblioteko
