Saltu al enhavo

Franz Wollmann

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franz Wollmann
Persona informo
Naskiĝo 12-an de februaro 1871 (1871-02-12)
en Křižany
Morto 23-an de septembro 1961 (1961-09-23) (90-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
lernejinspektoro
anglisto
pedagogo
germanisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Franz WOLLMANN (volman) estis aŭstrogermana esperantisto, doktoriĝinta landlernej-inspektoro kaj „kortega konsilanto“. Li naskiĝis je la 12an de februaro 1871 en Kriesdorf (nun en Ĉeĥio). Li estis direktoro de la ŝtata ekzamen-komisiono por Esperanto en Aŭstrio, pri kies fondo li multe klopodis (1925), lektoro por Esperanto ĉe la ŝtata Teknika Altlernejo kaj ĉe la Urba Pedagogia Instituto en Wien kaj komitatano de UEA.[1]

Kiel gimnaziano li estis studinta Volapukon. Okaze de inspekta vizito en la seminario en Strebersdorf en la jaro 1924 d-ro Wollmann koniĝis kun la tiama estro direktoro Josef Schamanek, fame konata Esperanto-pioniro. La lingvaj kaj praktikaj preferoj de Esperanto, konvinke prezentitaj de Schamanek, tute absorbis la filologian intereson de d-ro Wollmann kaj U decidis studi la lingvon. Kvankam li perfekte scipovis la anglan, francan, italan kaj ĉeĥan lingvojn, li tamen plene kaj entuziasme dediĉis sin al Esperanto kaj fariĝis baldaŭ ĝia plej eminenta advokato. Lia lingva aŭtoritateco kaj lia inda personeco fine konvinkis ankaŭ la filologajn kontraŭulojn kaj decidigis la inst ruministerion favore al la unua oficiala rekono per starigo de la ŝtata ekzamenkomisiono.

Kiel ĝia estro d-ro Wollmann eldonis praktikan gvidilon, modelan lingvoregularon por ekzamenantoj kaj ekzamenatoj. En somero 1946 — post sepjara silentigo de Esperanto — aperis klasika propagandilo por nia lingvo en la noveldonita regularlibro de li verkita „Lebrbefähi- gungsprüfungen für Fremdsprachen“ (öst. Bundesverlag). Krom multaj detaloj pri la ekzamenoj en la lingvoj angla, franca, rusa, itala, ĉeĥa, hungara, slovena, serbokroata kaj latina ĝi enhavas konvinkajn klarigojn kaj indikojn pri la praveco de artefarita mondhelplingvo kaj ĝia Zamenhofa formo, la plenan ekzamenregularon kaj sufiĉe imponan liston de Esperantoverkoj originalaj kaj tradukitaj, kiuj estas studindaj por ĉiuj aspirantaj ekzamenon en Esperanto.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Laŭ Aŭstria Esperanto-Revuo, 1947 N.1-2; p.8. Jan-fev. 1947