Libero kaj Amo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Libero kaj Amo
Libero kaj Amo
Libero kaj Amo
Aŭtoro Sándor Petőfi
Eldonjaro 1970
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Libroeldonejo Corvina
Paĝoj 260
vdr

Libero kaj Amo estas kolekto de poemoj de la hungara poeto Sándor Petőfi elektitaj kaj tradukitaj de Kálmán Kalocsay. La tradukaĵo aperis en 1970 ĉe Libroeldonejo Corvina en Budapeŝto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Nia fekunda tradukartisto Kálmán Kalocsay nin regalas per nova tradukarta juvelo, poemkolekto de Sándor Petőfi. Kvankam fremdas al mi la hungara lingvo, rimabundo, verskvalito kaj glata, populara lingvaĵo konjektigas al mi plenan sukceson. Unue Petőfi vortumas sentojn de nestabila junulo migrema : hungara ebeno, mizera ĉedanuba kampulvivo enĉarda ("ĉardo" : hungara kampara aŭ stepa drinkejo laŭ PIV) vingajo de drinkemuloj, popolidinaj allogo kaj amo vibrigas lian poetliuton, kiu baldaŭ plikonsciiĝe aŭdigas sonojn de sentmaturiĝo kaj amo. La poeto kuraĝe descendas al sia popolo kaj, identiĝante kun ĝiaj sopiroj, angoroj kaj vivhumuroj, liveras al ni la sonorajn, simplalingvajn versojn pri "Johana la Brava", kie mizerkampula vivo, fanfaronaĵoj husaraj kaj felandaventuroj disvolviĝas.
Sed libero estas la fajna, travidebla fadeno kunliganta la tutan poemaron, kaj amo estas aspekto de libero, kiun alstrebis Petőfi, foje rabie perforteca, foje pli milde esperema, sed ĉiam senŝancele konscia pri la neceso de pli justaj vivkondiĉoj por sia subpremata popolo. En "La apostolo" kaj postaj poemoj intense eksonas la instigoj al ribelo kontraŭ ajna tiranismo, al konsciiĝo pri amo patruja, pri findamentaj justo kaj egaleco interhoma, pri libero ĉiusenca. Je la servo de libero Petőfi falas batalkampe apenaŭ dudeksesjara. 
— 1971, Nicolino Rossi, Esperanto, 787 (6), p. 106

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]