Mondo kaj Koro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Mondo kaj Koro
Mondo kaj Koro
Aŭtoro Kálmán Kalocsay
Eldonjaro 1921
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Presejo Markovits
Paĝoj 32
Information icon.svg
vdr

Mondo kaj Koro[1][2] estas kolekto de originalaj poemoj de Kálmán Kalocsay. La 32-paĝa libro estas la unua originala kolekto de la poeto. En la jaro 1921 ĝi eldoniĝis en Budapeŝto. Represon prizorgis en 1981 eldonejo Artur E. Iltis el Sarbrukeno.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La verketo montras kunecon de lingva lerteco kaj poezia kapablo altgradaj. 
— 1921, Georges Stroele, Esperanto, paĝo 28
Citaĵo
 Kolekto de 24 originalaj poemoj, veraj perloj de nia literaturo. Kvin el ili kantas pri la nova sento anoncita de nia Majstro, la ceteraj harmonie rediras pri la eternaj temoj preferataj de l' poetoj pri amo, belo, naturo, bedaŭro, seniluziigo, rememoro. La verketo montras kunecon de lingva lerteco kaj granda poezia talento. 
— 1922, Historio de Esperanto II, paĝoj 504-505

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]