Imre Madách

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Madách)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Imre Madách
Madách Morelli.jpg
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1823 (1823-01-20)
en Dolná Strehová
Morto 5-an de oktobro 1864 (1864-10-05) (41-jara)
en Dolná Strehová
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Edz(in)o Erzsébet Fráter
Infano Aladár Madách
Profesio
Profesio dramaturgoverkistopolitikisto • poeto
v  d  r
Information icon.svg


Imre MADÁCH

Imre MADÁCH (naskiĝis la 21-an de januaro 1823, mortis la 5-an de oktobro 1864) estis hungara poeto, edzo de Erzsébet Fráter.

Lia patro estis la samnoma Imre Madách (ĉambelano).

Lia plej signifa verko estas La Tragedio de l' Homo (originale: Az ember tragédiája), tradukita al aro de la lingvoj. Al Adamo kaj Eva, forpelitaj el la Paradizo, Lucifero sendas sonĝon kaj prezentas al ili la estontecon de la homa raso ekde la Antikva Egiptio ĝis la pereo pro la malvarmiĝo de la suno. En la lasta verso de la dramo eldiriĝas el la buŝo de Dio la sola ebla vivprogramo: "Mi diris, luktu, hom', kaj firme fidu!"

Li estis membro de Hungara Scienca Akademio kaj membro de Societo Kisfaludy.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

La Tragedio de l' Homo : drama poemo / Kun dudek desegn. de Miĥaelo ZICHY. El la hungara originalo: K. Kalocsay. – Budapest: Hungara Esperanto-Instituto, 1924. – 237, XXIV p.

La Tragedio de l' Homo : drama poemo / El la hungara trad.: Kálmán Kalocsay. – Budapest: Corvina, 1965. – 259 p.

Kovrilpaĝo de La Tragedio de l' Homo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Mihály Zichy Adam Eva.jpeg


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.