Ada Csiszár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

CSISZÁR Ada [ĉisar ada] (naskiĝis la 20-an de marto 1930 en Julivci-Vinogradov, mortis la 20-an de novembro 2007) estis hungara esperantisto, ŝtatano ekde 1975. Ŝi estis prizorganto de la spirita postlasaĵo de Kolomano Kalocsay. La plumnomoj de Ada CSISZÁR estas: Eta; Roza Dornpik; Eta Szigeti-Kardos).

Ŝia patro estis ĵurnalisto. Pro politikaj kaŭzoj (la patrino estis baronino) la familio devis fuĝi kaj ĝi trovis azilon en Hungario. Ŝia edzo Gyula Csiszár (1903-1986) estis renoma skulptisto. Ili ne havis infanon. Ŝi laboris kiel ĵurnalisto kaj bibliotekisto ĉe taga gazeto.

Esperantisto kaj HEA-membro de 1966, komitatano 1973/86, prezidiano 1977/86. UEA-FD ekde 1985. Sekretario de Esperantlingva Verkista Asocio 1983/89.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Domfabriko; 1975

Editorado[redakti | redakti fonton]

  • DEK PRELEGOJ de K. Kalocsay (1985)
  • DIINO HERTHA (postlasitaj noveloj,1992)
  • VERSOJN ONI NE AĈETAS (1992)
  • ANDREO CSEH (La gaja stelo kiel edzperanto, 1996)
  • EN SUPERLATIVO (Poemoj dediĉitaj al Kalocsay, 2001)
  • JOHANO LA BRAVA (Bildrakonto, 1997)
  • FABELARBO (2003)
  • POSTRIKOLTO (2004)
  • EN NACIA VESTO (Poemoj de Kalocsay en nacilingvaj tradukoj, 2004)
  • DISSEMITAJ FLOROJ (2005)
  • SELEKTITAJ LETEROJ DE K. KALOCSAY (2006)
  • EL LA POŜTKESTO DE K. KALOCSAY (2007).

Multaj artikoloj en: Hungara Esperantisto, Hungara Vivo, Hungara Fervojista Mondo, Budapeŝta Informilo, Eszperantó Magazin, Világ és Nyelv, Eventoj, Debrecena Bulteno, Literatura Foiro, Fonto, Nova Espero, 30 recenzoj en la ret-katalogo de UEA. Redaktado de la Bultenoj de ASKK.

Kunfondinto de la Kalocsay-memorĉambro en Abaújszántó (1983). Iniciatinto de la "Internacia Komitato por Honoro al K. Kalocsay" (1983). Fondinto kaj prezidantino de la Amika Societo de d-ro Kálmán Kalocsay (1991).

Distingoj[redakti | redakti fonton]

"Por la paco" (1984); "Por la Socialisma Kulturo" (1987); "Honorsigno de HEA" (1992).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]