Hungara Fervojista Mondo
Aspekto
Nuna versio (nereviziita)
| Hungara Fervojista Mondo | |
Kovrilpaĝo de la revuo, dua n-ro de 2016 | |
| revuo | |
|---|---|
| Speco | tema revuo |
| Periodeco | trimonata |
|
| |
| Lando | |
| Urbo | Budapeŝto |
| Posedanto | Fervojista Esperanto-Movado en Hungario |
| Establodato | 1957 |
| Prezo | 2000 HUF aŭ 12 EUR |
| ISSN | 0230-323X |
|
| |
Hungara Fervojista Mondo estas Esperantlingva revuo de la Fervojista Esperanto-Movado en Hungario, kaj ĝia nuntempa redaktoro estas István Gulyás.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]La revuo raportas pri IFEF-aranĝoj, kaj pli vaste pri la fervoja mondo: interligoj, informoj el ĉiuj partoj de la mondo ktp. La kovrilpaĝo kaj malantaŭa paĝo estas koloraj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi aperis Julion 1957 kiel revuo de Fervojista Fako de HEK, kvankam tiu fako oficiale fondiĝis nur la 15-an de novembro. La revuon fondis kaj redaktis doktoro István Bácskai. Dum duonjarcento post Bácskai:
- 1962-1964, Simon Csóra
- 1969-1980, Pál Kristek
- 1983-1984, Ferenc Phersy
- 1985-1989, János Patay
- kaj de 1993 István Gulyás
estis la redaktoroj.
La fondinto Bácskai en 1962 iĝis respondeca redaktoro, kaj de 1984 ĝis sia morto en 1995 respondeca eldonanto de la revuo.
