Hungara Esperantisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Hungara Esperantisto. Pro malkonsentoj kun la eld. de La Verda Standardo, A. Marich, HES estis devigata krei propran informilon. Ĝi tion faris unue per Sciiganto, kiu komencis aperi en majo 1903 kaj ĉesis per la 3-a n-ro jan. 1909. Ĝin anstataŭis en marto 1909 HE, IV+812 p. 24x16-17. En 1911 HES akordiĝis kun LVSt kaj akiris ĝin per la societo, do HE malaperis. Red. Miletz, poste d-ro Schatz. En julio 1918 HE reaperis en Szeged 836 p. 23x16 kaj restis tie ĝis okt. 1923. Red. Turzo De jan. 1924 HE transloĝis al Budapest kaj ĉesis tie en febr. 1926, 410 p. 24x16. Red. dro Takács. Entute aperis de julio 1918 83 n-roj kun 700 p.

P. TARNOW.


Nova periodo de Hungara Esperantisto aperis de januaro 1961 ĝis aŭgusto 1973 kiel monata informilo, eldonita de Hungara Esperanto-Asocio. Anstataŭ ĝi de septembro 1973 aperis la grandparte hungarlingva Eszperantó Magazin.

Ĉefredaktoroj:


Biblioteko de la "Hungara Esperantisto"[redakti | redakti fonton]

  • 1. Ilonjo bela de Mihaelo de Vörösmarty, tr. Eŭgeno Fuchs;
  • 2. Kantanta Kamparo tr. Kolomano de Kalocsay;


Kolekto de "Hungara Esperantisto"[redakti | redakti fonton]

  • 2-3. La ŝtonpististo - La bazaro brulas, eld. Ludoviko Kókai, Budapest, 1910.