Sekretaj Sonetoj estas erotika 96-paĝa verko de Kálmán Kalocsay, hungara poeto, eldonita sub la pseŭdonimo Peter Peneter. Ĝi aperis, kun ilustraĵoj, en 1932.
„ Al gefianĉoj kaj junaj geedzoj por instruo kaj instigo. Erotika verko, "sovaĝruĝa ciklo", kiu pentras "la ardan amon trans ĉemizo". Aldone: "komplezaj klarigoj", kvazaŭ erotika faka vortaro. Senriproĉa lingvo, tre bona verstekniko. ”