Saltu al enhavo

Vojaĝo inter la Tempoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vojaĝo inter la Tempoj
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Vojaĝo inter la Tempoj estas verko de Kálmán Kalocsay eldonita de Stafeto 1966[1] pri Ata-ita-diskuto pri la ĝusta uzo de la participoj en Esperanto, precipe pri la pasivaj. En la verko, Kalocsay defendas la "itismo. La "tempoj" en la titolo estas, do Verbotempoj.

Pri Vojaĝo inter la Tempoj

Citaĵo
 Denove mi ĝojas pro la lasta eldono de «Stafeto», tiel zorge prezentata kaj senmakula, kiel ĉiam.

Nun, mi ne volas, nek pretendas malkovri tiun ĉi majstran verkon de K. Kalocsay. Lii, kiel hungaro ne influata de simpoziisma aŭ antisimpoziisma flanko kaj, krom tio, pro sia vasta escepta poligloteco, estas ĝuste tiu, kiu kapablas alporti senpartian lumon al la daŭra disputado pri la estanta kaj estinta participoj. Li klare montras tion, kio estas vere internacie akceptebla aŭ ne. Pravigas, malaprobas kaj multfoje rimarkigas la diferencojn, kiam la nuancoj estas tiel subtilaj ke ili preskaŭ samsignifas. En «Vojaĝo inter la tempo» oni povas analizi la diversajn opiniojn de multaj el niaj plej bonaj lingvistoj kaj ties ekzemplojn, ne bezonante studi aŭ legi la tutan vastan maron da verkoj kaj artikoloj ĝis nun aperintaj en Esperantujo. Por tiuj, kiuj deziras perfektigi sian scion pri nia lingvo mi rekomendas la verkon, ĉar «Vojaĝo inter la tempo», pro la multaj ekzercoj kaj diversaj opinioj, vere instruas. Ĝi esploras la du Ĉefajn specojn de verboj, imperfektivaj kaj rezultativaj, klarigas la Ata-formojn kiel komencita-nefinita ago kaj la Itaformojn per agofina signifo, kiel ĝenerale Zamenhof ĉiam faris kaj kies ekzemplojn ĝi defendas, klarigante dubojn kiam ili ŝajnas nekorektaj, ĉu pro miskompreno de verboj de daŭra ago kiuj postulas ATAn, ĉu kiam la ago ne daŭris plu ĉar ĝi jam plenumiĝis kaj nepre bezonas ITAn kaj ankaŭ kiam ĝi povas deveni el penseraro, preseraro aŭ malbona traduko el iu ajn lingvo. Certe ke, kelkaj verboj, laŭ la vidpunkto, povas esti rigardataj kiel de daŭra ago aŭ ne kaj tio kreas malsamajn opiniojn; ankaŭ la perfektiveco de la verboj nature perfektivaj ne estas absoluta. Eble, la duspeca uzo de la pasivo ne tro vokas la atenton de la esperantista plimulto. Ili eĉ ne konscias pri tio, tial ke, tre ofte, ambaŭ sistemoj postulas la samajn formojn kaj nur en relative malmultaj kazoj ili diverĝas, ne kolizias. Tiam oni povas bone klarigi la ĝustan signifon de la frazo, pere de helpvortoj... ek, ek de, fine, -ad-, preta, jam, ĵus, post, ankoraŭ, k.t.p. kaj ankaŭ per alia esprimmaniero. La kialo kuŝas en tio, ke la signifo estu, laŭ eble, simpla kaj klara. Entute, estas malfacile eviti la influon de la nacia lingvo, eĉ inter bonaj, tre bonaj esperantistoj.

La verko, en plej objektiva formo, instruas kaj orientas. 
— J. Devis. Boletín n158 (nov 1966)
Citaĵo
 
KOMENTARIO PRI «VOJAĜO INTER LA TEMPOJ» (K. Kalocsay-Stafeto)

Scivoleme kaj plezure mi foliumis ĉi tiun vastan verkon. En ĝi, sur la 39a paĝo (lin. 19a kaj postaj) oni asertas ke «la gramatika estanta-tempo, la prezenco, ne estas sendimensia punkto sur la tempolinio». Mi ankaŭ tiel juĝas la aferon. En nia hispana lingvo (Akademia gramatiko, 1924) ni havas du prezencojn: La unua, kiun mi nomus imperfekta, estas la akademie nomata prezenco («presente») : «Canto» (Mi kantas). La dua, kiun mi nomus perfekta, estas la akademie nomata perfekta preterito («pretérito perfecto»): «He mirado» (Mi estas rigardinta). En Aragono almenaŭ, oni distingas tre precize ĉi tiujn du prezencojn. Sed: Kio estas la prezenco? Kiel Kalocsay diras (paĝ. 40, lin. 5-7): «Alivorte: Havas signas ne la nunpunkton, sed pli-malpli longan tempolimon konsistantan el serio da punktoj. Tiu linio (mi prefere dirus linieroj estas mikso el preterito kaj futuro.» En hispana lingvo ĉi tiu Uniero (la prezenco) estas la tago, semajno, monato, jaro, jarcento, jarmilo, erao aŭ pli longa tempo kiu kiam,ni parolas jam komenciĝis sed ne finiĝis: La imperfekta prezenco estas uzata rilate al aferoj okazantaj en ankoraŭ daŭranta tempospaco: «Estoy contando (cuento) el caso» (Mi estas rakontanta (rakontas) (rakontadas) la aferon: Ankoraŭ ne finiĝis la ago (rakonti) nek la tempospaco dum kiu mi ĝin rakontas (tago, semajno...). La perfektan prezencon ni uzas parolante pri jam finigitaj agoj (rakonti) kaj kies rakontado okazas dum la nuna tempospaco: «Les he contado el caso» (Mi estas rakontinta al ili la aferon). En ĉi tiu lasta okazo, bedaŭrinde, multaj novkastiljanoj erare dirus: «Les conté el caso.» Mi tute ne konsentas kun la stranga diro de Kalocsay (paĝ. 40, lin. 21-22): «La prezenco do ne estas tempo, sed aspekto: aspekto de komenciteco-nefmiteco.» Miaopinie, ĉi tiu «aspekto» estas ĝuste tempo, la prezenca tempo: Tempospaco de dirado, kiu komenciĝis sed ankoraŭ ne finiĝis. Mia demando estas: Ĉu oni rajtas traduki la hispanan «he dicho» per la simpla preterito «mi diris» (kiu respondas al la hispana «dije»)? Ĉu oni devas uzi la perfektan prezencon «mi estas dirinta»? Oni tamen notu ke en la hispana lingvo la pasintaj ĉi mateno, horo, minuto, sekundo... de la nuna tago apartenas al imperfekto kvankam ili jam forpasis: «a las cinco de la mañana he llamado al médico» (la kvinan matene mi alvokis la kuraciston? aŭ mi estas alvokinta?) En la hispana lingvo, uzante «he llamado» (mi estas alvokinta), oni ne devas klarigi la agtempon per «de hoy» (hodiaŭan), ĉar se la alvoko estus okazinta en antaŭa tempospaco, mi estus dirinta simple «llamé» (mi alvokis). Do, alia demando: En ĉi tiaj lastaj okazoj, ĉu oni devas sekvi la hispanan (aragonan) regulon? La klarigoj pri «serĉi» kaj «trovi» (kompletiva paro) (paĝ. 40, lin, 15 kaj postaj), kondukas al Kalocsay al aserto (paĝ. 41, lin. 18 kaj postaj): «ekzistas nur du efektivaj tempoj: futuro kaj preterito». Ĉi tiu aserto estus certa se la gramatika (viva) tempo estus matematikaĵo. Sed, kiel mi diris (pli ĝuste: estas dirinta), almenaŭ en la hispanaj vivo kaj gramatiko, ekzistas du prezencoj: La imperfekta (hispana «presente») kaj la perfekta (hispana «pretérito perfecto») kaj ĉi tiuj du prezencoj povas aparteni kaj al la ago kaj al la diro. Bedaŭrinde, la hispana Akademio, atentante nur la participon («llamado» : alkovinta), nomas «pretérito» tute prezencan tempon, kiel malkovras la helpverbo («he»: estas). Sur la 42 paĝo troviĝas la «kerno» de la afero (lin. 4 kaj postaj): «La prezenco esprimas agon kiu komenciĝis jam antaŭ la parolo kaj ankoraŭ ne finiĝis dum la parolo». La koncerna noto de Zamenhof «tempo estanta ekzistas nur kiam la ago aŭ stato daŭras sufiĉe», ankaŭ maltrafas la najlon.

La vortoj «gramatikaj tempoj» klare montras ke la klasigo de la gramatikaj formoj rilatas al la agoj dirataj kaj ĉefe al la tempoj de dirado; kaj la dirtempoj estas aŭ preteritaj (finigitaj tempospacoj) aŭ prezencaj (komenciĝitaj kaj ne finigitaj tempospacoj) aŭ futuraj (ankoraŭ ne komenciĝitaj tempospacoj). Hispanlingve (almenaŭ en Aragono) nepre kaj tute prave oni aplikas la imperfektan aŭ la perfektan prezencon. Kial ne fari la samon en Esperanto? 
— E. MAYNAR. Boletín n164 (nov 1967)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kalocsay, Kálmán. Vojaĝo inter la tempoj - gramatika studo. La Laguna: Régulo 1966, 197 p.