Eldonejo Stafeto
Aspekto
Eldonejo Stafeto estas Esperanto-eldonejo aŭ libroserio, eldonita de Juan Régulo Pérez en La Laguna de 1952 ĝis 1975. Entute en serio Stafeto aperis 93 libroj.
La serion de Stafeto daŭrigis poste eldonejo TK/Stafeto kaj poste Flandra Esperanto-Ligo, ambaŭ en Antverpeno. (Vidu ankaŭ Bel-literatura Eldon-serio kaj Beletraj Kajeroj)
Libroj de Stafeto
[redakti | redakti fonton]
- 1952: Kvaropo, (William Auld; J. S. Dinwoodie; John Francis; Reto Rossetti. Antaŭparolo de Gaston Waringhien)
- 1953: La bapto de Caro Vladimir, (Karel Havlíček Borovský, elĉeĥigis Tomáš Pumpr)
- 1955: Kontralte, (Marjorie Boulton, antaŭparolo de William Auld)
- 1955: El la maniko, (Reto Rossetti)
- 1955: Koko krias jam!, (Ferenc Szilágyi)
- 1956: La infana raso, (William Auld)
- 1956: Eseoj, (Gaston Waringhien)
- 1957: Jozefo, (J. D. Applebaum)
- 1957: La floroj de l' malbono, (Charles Baudelaire - Kalocsay, Waringhien)
- 1957: La Vivo de la Plantoj, (Paul Neergaard)
- 1958: Sonĝe sub Pomarbo, (Julio Baghy)
- 1958: Esperanta Antologio
- 1959: Eroj kaj aliaj poemoj, (Marjorie Boulton)
- 1959: Ŝtupoj sen nomo, (Baldur Ragnarsson)
- 1959: Pinta Krajono, (Reto Rossetti)
- 1959: Nepalo Malfermas la Pordon, (Tibor Sekelj)
- 1959: La Bela Subtera Mondo, (Leander Tell)
- 1960: Unufingraj Melodioj, (William Auld)
- 1960: Junaĝa verkaro, (Edmond Privat)
- 1960: Vitralo, (John I. Francis)
- 1960: Topaze, (Marcel Pagnol /tr. Roger Bernard)
- 1960: Otelo, la Maŭro de Venecio, (William Shakespeare /tr. Reto Rossetti)
- 1960: Reĝo Edipo; Antigona, (Sofoklo / tr. Douglas B. Gregor)
- 1960: Nur tri kolorojn, (Eli Urbanová)
- 1960: La ŝipego "Tenacity", (Charles Vildrac / tr. Roger Bernard)

- 1961: Ombroj de la kvara dimensio, (Edwin de Kock)
- 1961: Reeĥoj, (prologo de Marinko Ĝivoje. Enkonduko de Marjorie Boulton).
- 1961: Nova Ezopo, (Ŝtefo Urban)
- 1961: La Zamenhofa Esperanto, Simpozio pri -ata/-ita, (red. de Juan Régulo Pérez)
- 1961: Proverbaro Esperanta, L. L. Zamenhof. (Enkonduko de Gaston Waringhien).
- 1962: Ekzilo kaj azilo, (Emba)
- 1962: Zamenhof: aŭtoro de Esperanto, (Marjorie Boulton)
- 1962: Provo Alfronti la Vivon, (Ivan St. Georgiev)
- 1962: La Profeto, (Ĝibran Ĥalil Ĝibran / Trad. Roan Orloff Stone)
- 1962: Planlingvaj Problemoj, (William Gilbert)
- 1962: Elingita Glavo, (C. D. A. Capp)
- 1962: Specimene: parodioj kaj pastiĉoj, (Henri Baupierre)
- 1963: Homoj sur la tero (Stellan Engholm)
- 1963: Sub stelo rigida, (Thorsteinn frá Hamri / trad. Baldur Ragnarsson)
- 1963: Aventuroj de pioniro, (Edmond Privat)
- 1963: Vivo kaj opinioj de Majstro M'Saud, (Jean Ribillard)
- 1963: Kiel akvo de l' rivero, (Raymond Schwartz)
- 1963: Sen paraŝuto, (Poul Thorsen)
- 1963: Duonvoĉe, (G. E. Maura)
- 1964: 33 rakontoj, (Reto Rossetti kaj Ferenc Szilágyi)
- 1964: Sur la vivovojo, (Aleksandro Logvin)
- 1964: El tero kaj etero, (Julia Pióro)
- 1964: Hamleto, Princo de Danujo, (William Shakespeare /Trad. L. N. M. Newell)
- 1964: Maŝinmondo kaj aliaj noveloj, (Sándor Szathmári)
- 1964: Soifo, (Lajos Tárkony)
- 1965: Martín Fierro, (José Hernández /Trad. Ernesto Sonnenfeld)
- 1965: Japana kvodlibeto, (Tazuo Nakamura kaj Miyamoto Masao)
- 1965: Romeo, Julieta kaj la tenebro, (Jan Otčenášek /Trad. de Vladimir Váña)
- 1965: Maskerado ĉirkaŭ la morto, (Teodoro S. Ŝvarc)
- 1966: Ĉielarko: antologio de fabeloj originale en versoj reverkitaj, (Julio Baghy)
- 1966: Vojaĝo inter la tempoj, (Kalman Kalocsay)
- 1967: Vesperkanto, (Hendrik Adamson)
- 1967: Norda naturo, (Hilda Dresen)
- 1967: Arĉoj: sonetaro, (Geraldo Mattos)
- 1967: Vivo de Gandhi, (Edmond Privat)
- 1967: El la polvo de la tero: enkonduko en la grundosciencon (William Frederick Rolt)
- 1967: Somermeznokta sonĝo, (William Shakespeare/Trad. Kalman Kalocsay)
- 1967: Vesperkanto, (Hendrik Adamson)
- 1967: Fajro sur mia lango, (Edwin de Kock)
- 1967: Arĉoj: sonetaro, (Geraldo Mattos)
- 1969: Humoroj, (William Auld)
- 1969: Eta vivo, (Clelia Conterno Guglielminetti)
- 1969: Kantoj kaj romancoj, (Heinrich Heine /Trad. Kalman Kalocsay; G. Waringhien)
- 1969: Estiĝo de la tero kaj de la homo, (Leander Tell)
- 1970: Bona ŝanco: dek du prelegoj pri la internacia lingvo kaj la sociaj sciencoj, (Werner Bormann)
- 1970: La tempesto, (William Shakespeare /Trad. Kalman Kalocsay)
- 1971: Cigana romancaro, (Federico García Lorca /Trad. Fernando de Diego)
- 1971: Invit' al japanesko, (Miyamoto Masao)
- 1971: ... Kun Siaspeca Spico!, (Raymond Schwartz)
- 1972: Senĝenaj dialogoj, (Alberto Fernández)
- 1972: Vojo kaj vorto, (R. P. Nogueira)
- 1972: Ni kaj ĝi, (Gaston Waringhien)
- 1973: La Arbo de la Sciado, (Pío Baroja /Trad. Fernando de Diego)
- 1973: Esploroj. Poemoj, (Baldur Ragnarsson)
- 1974: El la vivo de Bervala Sentaŭgulo, (Louis Beaucaire)
- 1974: Ni devas vivi, (Kjell Walraamoen; Lina Gabrielli)
- 1974: Proverbaro Esperanta, (L. L. Zamenhof)
- 1975: Patrina koro, (Nevena Nedelĉeva)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- 1992: En la artikolaro "Rikolto" de Juan Régulo Pérez, editorita de Reinhard Haupenthal kaj Gaston Waringhien (Ŝapekoo (SC): Fonto 1992, 608 p.) troviĝas pluraj represoj de artikoloj kaj intervjuoj de kaj kun Régulo pri Stafeto.
- 1987: En volumo II "Esperantismo" de la festlibro por Juan Régulo Pérez, Serta gratulatoria in honorem Juan Régulo / [la junta de gobierno, ... dec. la publ. ... al profesor Don Juan Régulo Pérez con motivo de su jubil. a los 70 años, en la Univ. de La Laguna]. La Laguna: Universidad de La Laguna 2-a vol. 1987, 790p. ISBN 84-600-4290-1 aperis pluraj artikoloj pri Stafeto, nome:
- Benczik, Vilmos. La rolo de la eldonejo Stafeto en la konservado de la kontinueco de la Esperanta literaturo. En: Serta 1987, p. 61-64
- Kock, Edwin De. La Regula Stafeto kaj la originala Esperanta poezio. En: Serta 1987, p. 301-313
- Waringhien, Gaston. 25 jaroj el la vivo de esperantista eldonejo. En: Serta 1987, p. 767-771
- 1984: Régulo Pérez, Juan. Stafeto: Homaranisma kultur-aventuro. En: Fonto 5-a jaro, 1984, n-ro 51, p. 5-14 (represo en "Rikolto" 1992, vd. supre)
- 1960: Régulo Pérez, Juan. Spertoj de Esperanto-eldonisto. En: Nuntempa Bulgario 1960, n-ro 7, p. 31
- 1977: Anonimulo. "Stafeto" translokiĝas al Danlando : Régulo kaj Kehlet kune, Esperanto, 853(1), p. 2
Pliajn fontojn vidu en EBEA en la sekcio "eksteraj ligiloj".
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Libroj Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine de kaj pri Stafeto en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-Muzeo
- Artikoloj Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine pri Stafeto en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)