Saltu al enhavo

Marinko Ĝivoje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Marinko Ĝivoje
Persona informo
Naskiĝo 14-an de julio 1919 (1919-07-14)
en Korčula
Morto 31-an de majo 1982 (1982-05-31) (62-jaraĝa)
en Zagrebo
Lingvoj Esperantokroata
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj
Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1936–)
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Marinko GJIVOJE (ĜIVOJE) (naskiĝis la 14-an de julio 1919 en Korčula sur la samnoma dalmatia insulo, mortis la 31-an de majo 1982 en Zagrebo) estis kroata redaktoro, publicisto kaj vortaristo. Pseŭdonimoj: Mara Inko, Verda Kareso.

Profesia vivo

[redakti | redakti fonton]

Post gimnazio en Dubrovnik, Gjivoje studis agronomion kaj arkeologion en Zagrebo (1942-1945, 1948). En la jaroj 1955-1961 li postenis ĉe Jugoslavia Esperanto-Federacio en Ljubljano kiel pagita esperantista oficisto. Post tio li laboris en Zagrebo ĉe Fervojdirekcio kiel ĵurnalisto en la redakcio de Željezničar ĝis emeritiĝo en 1978.

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Gjivoje lernis Esperanton en la jaro 1936 kiel gimnaziano en Dubrovnik. Ekde 1945 li estis aktiva en la Esperanto-societo "Bude Borjan" en Zagrebo. En la jaroj 1950-1957 li ĉefredaktoris la nacian gazeton La Suda Stelo, de 1957 ĝis 1960 Jugoslavia Esperantisto. Redaktis ankaŭ la gazetojn Jugoslavia Fervojisto (1963-1964), Sennacieca Revuo (1962-1965) kaj Scienca Revuo. De 1953 ĝis 1973 gvidanto de gazetaraj servoj de Universalaj Kongresoj de Esperanto. Komitatano de Jugoslavia Esperanto-Federacio pri informado kaj dokumentado, sekretario de Kroatia kaj Slovenia Esperanto-Ligoj, membro de Jugoslavia Esperanto-Instituto.

Sian grandan Esperanto-bibliotekon kaj dokumentaron li postlasis al la Universitata biblioteko en Zagrebo. Lia biblioteko nur post pli ol 15 jaroj trovis sian lokon en la Universitata biblioteko.

Fine de la 1950-aj jaroj Gjivoje laboris pri aktualigo kaj plilarĝigo de la Esperanto-kroatserba vortaro de Stevan Živanović (1900-1938) el 1934, dua eld. de 1954. En 1959 ĝi estis publikigita en Beogrado kiel 3a eldono kun ĉ. 9.400 radikoj formantaj 13.850 kapvortojn. En 1979 sekvis 4a eldono kun suplemento de Gjivoje kuneldone de Kroata Esperanto-Ligo (Zagrebo) kaj Edistudio (Pizo), en 1990 5a kaj lasta denove en Pizo.

La unua eldono de lia Kroatoserba-Esperanta vortaro kun ĉ. 40.000 kapvortoj aperis en Zagrebo en 1966 (369 p.), dua eldono plilarĝigita per 16a paĝa suplemento en 1979 kuneldone de Kroata Esperanto-Ligo (Zagrebo) kaj Edistudio (Pizo), tria kaj ĝis nun lasta eldono en Pizo en 1990.

De la eldonoj ĉe Edistudio la du vortaroj aperis ankaŭ kunbinditaj en unu libro kun la alidirekta vortaro.

Ĉar ĝis hodiaŭ ne ekzistas pli grandaj vortaroj en tiu lingvo, tiuj de Gjivoje ankoraŭ en 2008 estas la plej gravaj kaj gvidaj.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Gjivoje verkis multajn artikolojn, recenzojn ktp. en nacilingvaj kaj Esperantaj gazetoj kaj revuoj (Geografia Revuo, Kajeroj, Homo kaj Kosmo, Voĉo, Sennacieca Revuo, Monato k.a.), precipe pri arĥeologio de sia hejmurbo Korčula, pri biografioj de jugoslaviaj Esperantistoj, terminaraj demandoj kaj pri bibliografioj kaj bibliotekoj. Pluraj studoj pri propraj fakaj esploroj aperis en nacilingvaj revuoj.

  • Rečnik esperantsko-srpskohrvatsko (1959)
  • Bibliografio de beletraj tradukoj de jugoslaviaj verkistoj en la Esperanta gazetaro (1964)
  • Historio de Esperanto-movado en Jugoslavio (1965)
  • Sekretoj de la Marestaĵoj (kun Petar Giunio, 1960)
  • Rječnik hrvatskosrpsko-esperantski (1966)
  • Koncizaj biografioj de jugoslaviaj esperantistoj (1968)
  • Esperantonimoj (1973)
  • Interesa Arkeologio (1973)
  • Biografioj de pli elstaraj jugoslaviaj fervojistoj esperantistoj (1975)
  • Panoramo super la Esperanta Literaturo (1979)
  • Konsultlibro pri Esperantaj Bibliotekoj kaj Muzeoj (1980)
  • Reeĥoj, jugoslavia poemaro (1961)
  • La paperoj de d-ro Ante Ramljak (1973)
  • Gassi Marin vizitas sian hejmon - la mondon (1973)
  • Honore al ili (memorlibro pri falintaj esperantistoj 1941-1945, Zagreb, 1976)
  • Leksikono de aktivaj jugoslaviaj esperantistoj (1985, post morto)

Pri Sekretoj de la Marestaĵoj

Citaĵo
 Mi finis la legadon de tre interesa atenton kaptanta libro. Laŭ mia scio ĝi estas la unua en nia lingvo pri fiŝoj. Mi konsentas ke lakuloj kaj amatoroj kiuj iom pii funde studis iĥtiologion, ne plu multe lernos en tiu-ĉi libro. Mi konsentas ankaŭ ke la eldono povis esti pli bona kaj pli bela. La libro ne estas ornamaĵo por la biblioteko. Kvankam 144-paĝa, ĝi havas aspekton broŝuran. Paperkvalito estas meza. Inter Ja tre multaj ilustraĵoj estas ne eĉ unu foto. Tamen mi forte rekomondas ĝin kaj la 3 mil ekzempleroj preskaŭ certe trovos iom rapidan forvendon. Ja. oni legas ĝin preskaŭ kiel romanon. La stilo estas flua, sed iom monotona tamen. Tre malmultaj preseraroj; kiel ekz, palperbruma anstataŭ palpebruma, sur p. 5. Mi ne volas doni detalojn nek ekzemplojn. ĉiu ja scias tion ke la mara vivo estas interesega, kaj ne multe konita. Do, kial ni ne foje iom lernu pri tio, precipe se tio povas okazi en tiel plezuriga maniero ? La libro estas verkita de Jugo-Slavo; kaj estas do nature ke estas precipe la fiŝoj el la Adriatika maro kiuj estas pritraktitaj; iliaj armiloj, ilia batalo por ŝirmi sin, por akapari necesan nutraĵon kaj iliajn multajn, eksterordinarajn, ne-imageblajn artifikojn por atingi tiun naturleĝan celon. La verkisto iĝis esperantisto en maljuna aĝo (tial la verko estas tradukaĵo) kaj estas nun tre aktiva en sia lando. La libron finas kelkaj paĝoj da neologismoj kaj fakterminoj, kaj noto pri aŭtoro. 
— F. E. Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961)
Citaĵo
 Jen vera regalo, kiun proponas Givoje al la esperanta legantaro. Mi povas promesi al tiuj kiuj akiros tiun allogan verkon, ĝisfinan legadon. Tia estas la altiro de la legaĵo, kaj la agrablon de la stilo!

De kiam mi legis en miaj fruaj jaroj, la verkojn de Julio Verne, tre malofte mi trovis okazon por ĝui tiel intense, legante prinatursciencajn aferojn. La aŭtoro, tre alloge kaj sperte priskribas la vivon de la marestaĵoj, kaj ĉiuj ĉapitroj estas interesplenaj. Mi trovis specialan intereson dum legado de la surpriziga vivo de angiloj kaj murenoj. La vivtenado, nutromaniero kaj danĝereco de ŝarkoj estas prezentataj kun hirtigaj detaloj, kiel, ankaŭ, tiuj de venenaj fiŝoj. Se la priskribitaj detaloj estas interesaj. ne malpli estas tia la uzita stilo. Ni citu nur la titolojn de kelkaj ĉapitroj: «Nevidebla martrezoro» ; «atakanto naivaspekta» ; «rabisto pro mizero» ; «danĝeraj monstroj» ; «la maraj lupoj», k. t. p.

La esperanta literaturo vere riĉiĝis per tiu libro, kaj, pro tio, tiel Petar Giuinio kiel Marinko Givoje meritas dankon kaj atenton. 
— Cirano. Boletín n126 (mar 1961)

Pri Interesa Arkeologio

Citaĵo
 Temas pri fasko da arkeologiaj temoj verkitaj, en plaĉa stilo kaj flua lingvo, de la konata aŭtoro de Sekretoj de la Marestaĵoj. Kompreneble, la libro nek estas, nek pretendas esti sistema traktato arkeologia, sed havas la meriton fari leginda kaj intereskapta sciencan fakon, kiu unuavide ŝajnas teda al ni, laikoj. La verko, en sia kategorio de vulgarigaĵo, tre bone plenumas sian celon. Bela libro-premio por la plej diligentaj lernantoj de niaj junulaj kursoj! 
— Fernando de Diego. Boletín n210 (jul 1975)

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Josip Pleadin 2002 : Biografia leksikono de kroatiaj esperantistoj, Durdevac: Grafokom 2002, p. 45-46 (kun foto)
  • Es. Perov, Internacia Ĵurnalisto, septembro-decembro 1982, p. 12: Nekrologo (kun foto)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]