Stevan S. Živanović

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stevan S. ŽIVANOVIĆ (Balkanano, S.) (naskiĝis 16an de novembro 1900 - mortis 20an de januaro 1938) estis serba kuracisto, esperantisto kaj vortaristo.

Živanović lernis Esperanton en 1919[1], propagandis la lingvon, gvidis kursojn kaj estis sekretario de Jugoslavia Esperanto-Ligo (JEL). Li kunlaboris per originalaĵoj en ekster- kaj enlandaj gazetoj. En 1922 aperis de li La mizeruloj, sociala rakonto. Li kontribuis al Esperanto-gazetaro per rakontoj kaj poemoj.

Lia vortaro Esperanto-serbkroata kun ĉirkaŭ 6.800 radikoj aperis en Beogrado en 1934 kaj postmilite tie estis senŝanĝe represita post lia morto en 1954. La trian plilarĝigitan eldonon kun ĉirkaŭ 9.400 radikoj prizorgis Marinko Ĝivoje. Ĝi aperis en 1959, 4a eldono kun suplemento de Ĝivoje en 1979, 5a kaj lasta en 1990. Ĉar ĝis nun ne estis verkita pli detala vortaro en tiu lingvo, Živanović kun Ĝivoje ĝis hodiaŭ restas la plej gravaj leksikografoj tiulingve.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • La mizeruloj (rakonto 1922)
  • Bela kaj Stela - unu akcidento kiaj okazas ĉie en la mondo (rakonto 1925)
  • La diino de la maro (rakonto 1926)
  • Serba ŝlosilo - Ključ esperanta (1933)
  • Esperanta-serbokroata vortaro (1934)
  • La sonorilo de Bled (romano 1959).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.