Saltu al enhavo

Jakob David Applebaum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob David Applebaum
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1877 (1877-11-14)
en Mszczonów
Morto 7-an de januaro 1964 (1964-01-07) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Pollando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
butikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jakob David Applebaum (prononco [APLbaŭm], hebree kaj jide יעקב דוד אפלבאום) naskiĝis la 14-an de novembro 1877 en Mszczonów, Pollando kaj mortis la 7-an de januaro 1964 en Britio. Li estis juda Esperanto-verkisto, tradukisto, komercisto, rotariano kaj pacifisto.

En 1900 li, 22-jara, translokiĝis al Britio kaj sekve ricevis britan civitanecon.[1] En 1909 li esperantistiĝis. Li estis prezidanto de la Esperanto-Federacio Lankaŝiro kaj Ĉeŝiro inter 1915 kaj 2020, el kio poste ekestis la Nordokcidenta Esperanto-Federacio, kaj ankaŭ poste havis multajn oficojn en la Brita Esperanto-Asocio (BEA).

Dum la Universala Esperanto-Kongreso de 1921 en Prago, li voĉdonis por la konstruado de monumento sur la tombo de Ludoviko Lazaro Zamenhof en la juda tombejo de Varsovio. Li estis elektita honora sekretario de tiu ĉi projekto kaj sukcesis plenumi ĝin post kvin jaroj. La monumento estas skulptita en Skotlando kaj en 1926 transportiĝis al Varsovio.[1]

  • Kvar infanaj kantoj/Four songs for children. Esperanta teksto de J. D. Applebaum, angla teksto de Charles B. Mabon, 1919.
  • Jozefo, drama poemo en 4 aktoj kaj epilogo, bazita sur la biblia rakonto : [libro originale verkita en Esperanto] (Bel-literatura Eldon-serio, 1957)
  • A short history of the Lancashire and Cheshire Esperanto Federation, 1908 - 1933

Pri Kvar infanaj kantoj/Four songs for children

Citaĵo
 Kun plezuro mi vidas ĉi tiun aldonon al la Esperanta kantaro; La vortoj estas simplaj kaj kompreneblaj — afero ne sufiĉe ofta ĉe esperantaj versoj. La muziko ankaŭ estas tute agrabla; tamen la lastaj du kantoj ŝajnas iom malfacilaj por infano ordinara. Eble ili estas intencitaj pli por la infana orelo, ol por la infana buŝo. La unua kanto almenaŭ estas ĉarme simpla kaj infaneca; kaj tre plaĉas al mi. La kvar kantoj estas tiel aranĝitaj, ke oni povas kanti ilin senhalte unu post alia. Tre laŭdinde estas ke oni aldonis super la ordinara liniara skribo la arion ankaŭ tonik-solfeĝe, kio ebligas la kantadon por-multaj, por kiuj 1a liniara skribo estas plena mistero. Mi kore rekomendas la. verkon. 
— M.C.B. La Brita Esperantisto - Numero 179, Novembro (1919)

Pri A short history of the Lancashire and Cheshire Esperanto Federation, 1908 - 1933

Citaĵo
 Feliĉa estas la Federacio, havante sian Boswell, kiu enbildigas ĝin tiel solide kaj bontrajte, ke de nun la du graflandoj ne povos eviti la devon indi la portreton.

Feliĉaj ankaŭ ili estas, havante Universitaton, kiu kontaktas praktike la vivon de la Federacio, pro la faktoj ke Profesoro Collinson estas lerta kaj agema Esperantisto, kaj ke la Universitato mem donas la okazon studi la lingvon kaj ĝin uzi alilande. Entute la tre interesa kaj detala historio de la dudek-kvinjara agado de la Federacio estas kroniko pri sindona klopodado de individuaj Esperantistoj, kiuj gvidas kursojn, starigas grupojn, kaj alcele propagandas. Ni aŭdas pri la enkonduko de Esperanto en popol-lernejon, pri ĝia instruado en vesperaj kursoj, pri la intereso de inspektoroj kaj eminentuloj, pri la malfermo de Esperanta domo en Burnley. Ĉiuj estas notindaj faktoj. Sed jen la sola kritikaĵo ! Ni ne aŭdas ĉiam pri la sekvoj, kiuj ankaŭ estas historie interesaj, kaj povas instrui al ni kial ne ĉiam realiĝas la idealoj de la entuziasmaj pioniroj. La libreto montras, ke nia movado ampleksas homojn kaj simplajn kaj klerajn, kaj ke la unue menciitaj ofte formas la fundamenton de la konstruaĵo. Grupoj sporade naskiĝas kaj mortas. Proksimume dek tri montras historion longan kaj daŭran. lIugrade la bildo spegulas la movadon en la tuta lando ; kaj rigardante ĝin, ni pripensas, kaj demandas “Kio mankas?” Certe la mono! Sed ankaŭ necesas komuna agado — bone elpensita, daŭra, kaj alcela.

Ni esperu, ke ĉi tiu ŝatinda norda Federacio gvidos nin antaŭen al nova epoko ! 
— V.C.N.La Brita Esperantisto - Numero 348, Aprilo (1934)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Josip Pleadin, Ordeno de Verda Plumo : Leksikono pri Esperantlingvaj Verkistoj, Đurđevac, Grafokom, 2006, 272 p. (ISBN 953-96975-5-7).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.