Kantaro
Kantaro - estas kolekto de kantoj. Kantaroj povas enhavi tekstojn kun muziknotoj aŭ apartajn tekstojn aŭ muziknotojn. Kantaroj povas ekzisti en "paperformo" (libroj, revuoj ktp) au en "sonformo" (ekz muzikdiskoj). Kantaroj estas grava ilo por esplori popolojn kaj ilian historion. Speciala tipo de kantaro estas himnaro, kolekto de himnoj, t.e. religiaj kantoj.
Esperantolingvaj kantaroj
[redakti | redakti fonton]Por Esperanto-kulturo kantaroj ludas aparte gravan rolon. Por multaj esperantistoj Esperanto-kantaro estas la unua paŝo al ties kulturo kaj literaturo. La kantarojn kompilas kaj eldonas lokaj kluboj kaj diversaj organizaĵoj (ekz Proletaria Kantaro eldonita de SAT). Ofte Esperanto-kantaroj estas eldonitaj por iaj eventoj (ekz por BET-26 estis eldonita Kantu Esperante!).
La libera esperanto-kantaro (vikio kantaro) enhavas 3 000 kantotekstojn (stato de majo 2013) kaj aldone diversajn aliajn materialojn[1].
Listo de Esperantolingvaj kantaroj
[redakti | redakti fonton]- Wilhelm Fries (organizanto).Esperantista kantaro. Ĉirkaŭ 1900, dua eldono 1914.
- Internacia Kantaro:1922;
- P. C. Brederode kaj K. Veldkamp (organizantoj). Koncerta Kantaro . Eklonejo P. Noordhoff, Groningen. 1923? 80 paĝoj 20,5 x 28 cm.
- Frans Swagers. La Gaja Kantaro. Eld. Centra Esperantista Belga Oficejo, Antverpeno, 1928.
- LEA-Kantaro. Kolekto de proletaj, batalaj, liberpensulaj kaj popolaj kantoj. . Eld. Laborista Esperanto-Asocio, Berlino, 1932(?)
- Ni kantu! (kantaro), 1935.
- Ni kantu kaj deklamu!, 1949.
- Vivu la stel'. Kantokolekto por esperantistaj kunvenoj. Eld. Eldona Societo Esperanto, Stockholm, 1956.
- Roman Dobrzynski kaj Tadeusz Jarzecki. Kantante tra Pollando. Eld. Pola Esperanto-Asocio, 1964.
Recenzoj
[redakti | redakti fonton]Pri Esperantista kantaro
|
Pri Koncerta Kantaro
|
Pri Vivu la stel'. Kantokolekto por esperantistaj kunvenoj
|
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Internacia Kantaro, eldono de 1929
-
La Juna Vivo, Nederlando, 1937
-
Ni Kantu!,
Nederlando, 1937 -
Ni Kantu kaj Deklamu!, Nederlando, 1949
-
Kantante Antaŭen, 1950.
-
Kantante Antaŭen : melodiaro
-
Himnaro Esperanta, 1954.
-
Flugas Kanto tra la Mondo, Bulgarujo, 1968.
-
De Kant' al Kanto, Japanujo, 1972.
-
Kuniĝu Ni per Nia Kant', 1992.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kantaro en ceramiko
- En NPIV Kantaro estas ankaŭ genro (Cantharis) de insektoj el la ordo de koleopteroj, kun ledosimilaj elitroj, vivantaj parte el aliaj insektoj, parte el vegetaĵoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Laŭ informo de Ret-Info, 2013-05-26, re-publikigita de Itala Esperanto-Federacio en Facebook
- ↑ NPIV [1] Alirita la 27an de Decembro 2017.