Amalia Núñez Dubús

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Amalia Núñez Dubús
Persona informo
Naskonomo Amalia Núñez Dubús
Naskiĝo 30-an de novembro 1888 (1888-11-30)
Morto 1-an de januaro 1977 (1977-01-01) (88-jaraĝa)
Lingvoj Esperantohispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

La hispanino Amalia NÚÑEZ DUBÚS (elp. amalja nunjez dubus') - ŝi naskiĝis 1889 en Pamplono, strato Nagusia/Mayor, mortis 1977 - estis telegrafistino kaj help-profesorino pri sciencoj. Ŝi lernis esperanton en 1911 kaj kontribuis al pluraj revuoj, interalie al Literatura Mondo, kaj al la esperantlingva Poemantologio "Dekdu Poetoj" aperinta en 1934 ĉe la eldonejo Literatura Mondo sub redakto de Kálmán Kalocsay, kiu komentas ŝian poezion tiel:
"Kelkaj poemoj, kun sia senpova melankolio, aŭ ĉarma, mildvoĉa amrevemo, malkaŝas la poetinon. sed en la ceteraj nin surprizas filozofia profundo, morne subpentrita kosma meditado, severe bremsita humoro. Altaj temoj estas ellaboritaj kun la sugestio de alte serioza arto. Jen ekzemple la "rivero", en kies majeste ondantaj aleksandraj versoj disvolviĝas antaŭ ni la tuta homsorto en ĝisfine perfekte kondukita metaforo. Ĝi estas vere "granda" poemo. Sed ankaŭ la "virinaj" pecoj estas altklasaj. Ankaŭ ili estas konstruitaj sur ideo, sed la freŝa tono, sincereco, facileco de esprimo donas al ili sentan subpentron varman kaj senpere efektantan."

Komparu kun: Esperanto-verkistoj


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Amalia NÚÑEZ DUBÚS, hispanino, help-profesorino, telegrafistino. Naskiĝis en la 22-a de marto 1889 en Pamplona. Esperantisto de 1911. HEI-ano. Kursoj; kunlaboro al kelkaj Esperanto-revuoj, ankaŭ al Literatura Mondo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]