La Vivo de la Plantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La Vivo de la Plantoj
La Vivo de la Plantoj
Aŭtoro Paul Neergaard
Eldonjaro 1957
Urbo La Laguna
Eldoninto Eldonejo Stafeto
Paĝoj 128
v  d  r
Information icon.svg

La Vivo de la Plantoj [1] estas popularscienca libro pri botaniko verkita de Paul Neergaard kaj eldonita en 1957. Ĝi estas skribita natur-ŝatante. Ĝi enhavas klarigajn desegnaĵojn de la dana artisto Magd Stag. La libro estis verkita originale en Esperanto, sed la dana eldono (Grøn er vor jord) jam aperis en novembro 1956. Sekvis ankaŭ sveda (Vår gröna jord, 1957) kaj suoma (Vihreä on maailmamme, 1958) eldonoj tradukitaj de la dana lingvo; kaj litova (Augalų gyvenimas, 1960) kaj pola (Życie roślin, 1962) tradukitaj el Esperanto.

La danaj kritikistoj tre favore akceptis la libron. Tiu ĉi rezultas el la taŭga kombino de la teoria erudicio kaj pedagogia konkretigo, tiel karakterizaj por la aŭtoro. Abundas frapaj komparoj kaj bildigoj, kiuj simpligas eĉ tre komplikajn fenomenojn en la planta mondo, ekzemple la "baleto" de la kromosomoj aŭ la unika eltrovo en Ĉinujo de tie kreskanta pra-konifero, metasekvojo kiun oni kredis ekzistanta nur en fosilia formo.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Interesa libro kiu ĉefe interesas botanikistojn kaj ankaŭ la grandan publikon kiu ŝatas la naturon.
Multaj bonegaj desegnaĵoj de dana artisto Magd Stage ilustras la verkon plejparte por ankoraŭ pli klarigi la tekston, aliaj por simple ornami la libron. 
— 1957, Historio de Esperanto, III, p. 1200

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]