Saltu al enhavo

Kalendulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kalendulo
floranta Kalendulo
floranta Kalendulo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Asteracoj Asteraceae
Genro: Kalendulo Calendula officinalis
Karolo Lineo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La kutima kalendulo[1]oficina kalendulo (Calendula officinalis), estas unujara ornamplanto kun hela kapitulo-infloresko. Temas pri planta genro el la familio de asteracoj (Asteraceae). Ĝi servas kiel spicaĵo kaj kuracplanto. La sciencan nomon de la genro calendula officinalis enkondukis Karolo Lineo.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Ĝi altas 25–60 cm depende de tipoj; la planto ŝatas la lumon, sunradiadon. La tutan planton kovras etaj glandoharoj (kiuj eligas karakterizan volatilan oleon), la folioj estas iom karnecaj, longaj de 10–15. La unuopaj floroj longas 2–3 cm, havas oranĝan aŭ citronan koloron.

Oni povas semi ĝin en januaro-februaro en la loĝejo, tiam la planto floras en majo. Se oni semas en majo-junio, la planto ĝermas post 14 tagoj, la floroj aperas en julio. Oni devas forigi la velkintajn florojn.

Kuraca efiko

[redakti | redakti fonton]

La planto venas de la Mediteranea regiono kaj estis kultivata jam dum la mezepoko pro sia kuraca efiko (verŝo de la infloresko per bolakvo kaj ĝia konsumado faciligas la digestadon, uzata ankaŭ kiel gargarakvo).

Manĝeblo

[redakti | redakti fonton]

La junaj folioj manĝeblas krudaj, sed oni speciale uzas la florojn krudaj en salatoj aŭ herbobutero. Ili donas bonan guston kaj ankaŭ bele ornamas salatojn kaj aliajn pladojn.

Damaĝaj fungoj, insektoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]