Melduo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Farunroso)
Folio de acero kun melduo.

Melduo (aŭ farunroso) estas kolektiva nomo por diversaj plantaj malsanoj, kaŭzita de fungoj. Oni povas dividi veran kaj falsan farunroson.

Al la askofungoj (Ascomycota) apartenanta damaĝanto, la vera farunroso (melduo) (Erysiphaceae) atakas ĉefe foliojn. Tiukaze, la foliojn kovras farunsimila kovraĵo, kaj la folioj pli poste bruniĝas kaj sekiĝas. Al la veraj farunrosaj fungoj apartenas ekz. Blumeria graminis (atakas diversajn grenacojn kaj paŝtejherbojn) kaj Erysiphe necator (damaĝanto de la vinberbranĉo). Ili estas tipaj ektoparazitoj, ĉar la micelio kreskas sur la surfaco, sed ĝi enpenetrigas suĉfadenojn, per kiuj ĝi prenas el la surfacaj ĉefoj la necesan nutraĵon. Ĝi disvastiĝas tra la aero per konidioj, kiuj dum horoj eligas ĝermohifon kaj tiuj adheras per adherdisko (appressorium) sur la planto.

Al la oomikotoj (Oomycota) apartenanta damaĝanto, falsa farunroso penetras kutime pli profunde en la planton kaj produktas ofte blankan kovraĵon sur la suba folioflanko. La herbo- kaj tuberoputriĝo de terpomo, ekita de terpomŝimo (Phytophthora infestans), kaŭzis meze de la 19-a jarcento gravan malsategon en Irlando. Alia grava planta parazito estas la falŝa farunroso de vinbera Plasmopara viticola kaj la bluŝimo de tabako (Peronospora tabacina). En la hodiaŭaj (ornam)ĝardenoj, la farunroso troveblas preskaŭ ĉiam kiel blanka kovraĵo sur flokso (Phlox paniculata).

Oni batalas kontraŭ la vera farunroso en la agrikulturo per la t.n. fungicidoj, tradicie, plej ofte bazitaj je sulfuro. Kontraŭ la malvera farunroso, tradicie kupro estas uzata.

Mikroskopia vido de melduo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]