Diskuto:Melduo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Melduo/Farunroso[redakti fonton]

(La jena diskuto estis kopiita el Vikipedio:Forigendaj artikoloj):

Melduo nun estas nur alidirektilo al Farunroso. La vorto farunroso tamen ŝajne estas vikipedia inventaĵo; ĝi aperas nek en la grandaj vortaroj nek rete ekster Vikipedio. Tial mi volas renomi la artikolon Farunroso al Melduo. Por ebligi tion, mi petas forigi la nunan alidirektilon Melduo. -- Robert Weemeyer 11:57, 10. Dec 2006 (UTC)


La ideo elstarigi la vorton melduo ŝajnas bona. Kaj ĝi estas jam PIVa, kaj ĝi havas ioman (sonan) internaciecon; inter la intervikiaj ligiloj jam troviĝas: da:Meldug, de:Mehltau, en:Mildew, nl:Meeldauw, kaj wa:Mildiou. Aldoneblas la iom simila hispana vorto, moho. Malsimile sonas: fr:Oïdium, kaj sl:Peronospora. Al tiuj du aldoneblas la rusa termino: ложномучнистая (роса) (loĵnamuĉnistaja (rosa)).
Tamen la pravigo de la ŝanĝo ne estu ke farunroso estas neologismo kaj melduo ne. La vorto melduo mem estas neoficiala neFundamenta PIVa neologismo. Ĝi aspektas kunfandita internacia paŭsaĵo laŭradike signifanta: muelaĵ-roso. Ankaŭ la supra rusa termino laŭradike diras: falsfaruna roso. La vorto farunroso estas kunmetaĵo el Fundamentaj radikoj. Ĝi klare (ĉar aglutine, ne kunfande) kunmetiĝas, kaj paŭsas la senc-aspekton de la internaciecaj meldug, Mehltau, mildew, meeldauw, mildiou, ложномучнистая роса.
Notindas, ke ekzistas kaŝkomente en la artikolo longa kunfandotaĵo.
Ene de tiu kaŝkomento troviĝas la jenaj du frazoj: La atakita plantoparto estas kovrita per blankaj ŝimaj miceloj kaj ŝajnas surŝutita per faruno: tiel estiĝis la alia esprimo por la malsano farunroso. La vorto origine derivas el la germane Mehltau (laŭvorte farunroso) kaj verŝajne tiu esprimo kaj vorto disvastiĝis en multaj eŭropaj lingvoj.
Malsame, dictionary.com citante Random House Unabridged Dictionary, © Random House, Inc. 2006 pretendas devenan signifon: "Origin: bef. 1000; ME: honeydew, mildew; OE mildéaw, equiv. to mil- honey (c. Goth milith, akin to L mel, Gk méli) + déaw dew", do ne muel-roso, nek farun-roso, sed mielroso. Ankaŭ, laŭ propra kontrolo, la American Heritage Dictionary of the English Language (laŭ mi tre bona vortaro, kiu fieras pri siaj klarigoj pri la hind-eŭropaj radikoj) analizas mildew-on kiel miel-roso. Tamen al nuna angleparolanto la vorto povas pli simili al ia mill-dew (muelroso) ol al honeydew (mielroso); honeydew estas speco de melono.
Aldone, ja ne temas pri gemeloj, nek pri samseksa meloparo. :-)
Pli serioze mi rimarkas, ke laŭ PIV nur la "vera farinroso" (erisifoj) estas melduo; la "falsa farunroso" (oomicitoj) estas alia afero.
Resume, mi ripetu, ke mi ne kontraŭas preferon al melduo; nur maltrankviligas min la donita motivo. Eble artikolo de melduo menciu kunmetitan formon pro ties idea internacieco kaj konstrumaniera Fundamenteco. O'RyanW ( ) 22:09, 10. Dec 2006 (UTC)
Mi nun movis la artikolon al Melduo. Ĉu en ordo? Marcos 16:29, 4. Mar 2007 (UTC)
Certe! Mi proponas kopii ĉi diskuton al la diskut-paĝon de melduo. O'RyanW ( ) 18:23, 4. Mar 2007 (UTC)


Kial forigi la bildo konidioforoj kaj Konidioj de Plasmopara viticola? Kun la nova bildo ni ne scias, kiu melduo estas. --pino 12:23, 3. Dec 2010 (UTC)