Asperulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Asperulo
Waldmeister.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Gencianaloj Gentianales
Familio: Rubiacoj Rubiaceae
Genro: Galium
Specio: Asperulo Galium odoratum
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La planto Asperulo (laŭ la latina biologia terminaro Galium odoratum, antaŭe ankaŭ Asperula odorata) apartenas al la planta familio Rubiacoj, samkiel la kafoplanto. La tradiciaj nomoj de la planto asperulo en naciaj lingvoj aludas al ĝia kresko en arbaroj – ekzemple la angla nomo "Woodruff", la franca "Reine du bois" kaj la germana "Waldmeister".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La planto estas plurjara kaj havas simplajn tigojn kun kvarangula diametro. La folioj komence de printempo helverdas, poste intense malhelverdas, havas rande haretojn kaj grupiĝas sesope, supre okope, ĉirkaŭ la tigo.

La brile blankaj, sonoriloforme stelaj floroj videblas dum majo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Tiu palearkta planto troviĝas en meza, orienta kaj suda Eŭropo, en Nordafriko kaj en okcidenta Azio.

Ĝi kreskas en ombroriĉaj arbaroj, aparte en fagoarbaroj riĉaj je diversaj herboj. Se la planto kresku en ĝardeno, ĝi devas havi similajn kondiĉoj, do bezonas multe da ombro fare de arboj kaj/aŭ arbustoj.

Enhavaĵo[redakti | redakti fonton]

En la verdaj plantopartoj de asperulo ekzistas la kemia substanco ‚‚Kumarino’’, kiu kreas specifan, agrablan odoron kaj aromon.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

Asperulaj plantoj kolektiĝas dum majo kaj junio. La verda ekstrakto, riĉa je kumarino, tradicie precipe uziĝas por diversaj trinkaĵoj, el inter kiuj kelkaj specoj estas miksitaj kun alkoholo. Aparte en Germanio tradicie aprezatas miksaĵo el asperulo, fruktosukoj, akvo kaj vino, kiun oni miksas dum majo, ĉerpas el grandaj vitraj bovloj kaj laŭ la bovla ujo nomas Maibowle, kaj biero kun asperula siropo, kiu estas tipa por la urbo Berlino kaj ĉirkaŭaĵo kaj kiu nomiĝas Berliner Weiße mit Schuß (ekzistas kaj verda variaĵo kun asperulo, kaj ruĝa variaĵo kun framba siropo).

Krom limonadoj (do nealkoholaj trinkaĵoj kun minerala akvo, aromo kaj citrona acido) kun asperula gusto ekzistas ĝelatinaj desertoj asperulogustaj (germane grüne Götterspeise) kaj glaciaĵo kun asperula aromo. Ĉar la substanco kumarino en tre grandaj dozoj povas esti venena, ekde la jaro 1981 en Germanio la tradicia uzo de asperulo en komerce venditaj trinkaĵoj kaj manĝaĵoj malpermesatas kaj ekde tiam uziĝas artefaritaj aromoj, kiuj tre proksime imitas la guston. La origine armena limonado Tarĥuno nun produktata en Rusio, kiu same aspektas verde kaj kies gusto tre similas al tio de asperulo, malgraŭ la supozo de unua gustumo tamen ‚‚‚ne’’’ enhavas tiun ĉi aromon, sed ekstrakton de estragono.

En homeopatio la esenco de freŝaj folioj kolektataj antaŭ la florado de la planto en potenciĝo D1 kaj D2 uziĝas por kuracado de metrito kaj kolpito. En tradicia medicino la planto ankaŭ utiligatas kiel kontraŭspasmigilo kaj en kazo de iktero, do aparte granda stresiĝo de la organo hepato.

Ebla veneniĝo[redakti | redakti fonton]

Post enkorpigo de tre grandaj kvantoj da asperuloj aŭ asperula ekstrakto (kilogramoj da pura ekstrakto) pro la substanco kumarino povas ekesti kapdoloro, kapturniĝo kaj vom(em)o. En ekstreme grandaj dozoj eĉ priskribitas centraj paralizoj kaj ĉeso de spontana spirado. La tradiciaj nutraĵoj, kiuj uzas asperulan aromon, tamen enhavas tiom etajn kvantojn da kumarino, ke veneniĝo neniel estas timinda: trinkado aŭ manĝado de tiom grandaj kvantoj, kiuj kaŭzus koncentriĝon de kumarino en dozo ek-veneniga, fizike ne eblus (dum veneniĝo pro la alkoholo en la asperulaj trinkaĵoj alkohol-enhavaj tutcerte eblas...).

La malpermeso de natura asperulo en komerce venditaj trinkaĵoj do pli estas jure preventa ago ol rezulto de konkrete timindaj veneniĝoj.


Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio