Hiskiamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hiskiamo
Hyoscyamus
nigra hiskiamo (Hyoscyamus niger)
nigra hiskiamo (Hyoscyamus niger)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Solanaloj Solanales
Familio: Solanacoj Solanaceae
Genro: Hiskiamo Hyoscyamus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La hiskiamo[1]hiosciamo[2] (Hyoscyamus) estas genro de herboj el la familio de la solanacoj (Solanaceae). La genro havas ĉ. 23 speciojn. Kelkaj, kiel la nigra hiskiamo (Hyoscyamus niger) aǔ Hyoscyamus muticus, estas jam delonge uzataj kiel kuracplantoj.[3][4]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Vegetativaj ecoj[redakti | redakti fonton]

Hiskiamoj estas unujaraj, dujaraj kaj multjaraj herboj, vertikale aǔ horizontale kreskantaj. Ĝi havas altecon de (3 ĝis) 10 ĝis 80 (ĝis 150) cm. La radiko estas ĉe la mallongvivaj plantoj tuberforme dikiĝinta. Multjaraj plantoj havas rizomon.[5] La ovformaj-oblongaj, eliptaj aǔ ovformaj folioj estas (0,8 ĝis) 2 ĝis 20 (ĝis 30) cm longaj, rande dentaj aǔ lobaj, malofte palmataj. Malofte la planto formas rozedplanton. Ĝenerale la supraj folioj ne havas folitigojn, dum la malsupraj folioj havas 1,2 ĝis 5,0 cm longajn.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floroj estas sidantaj aǔ starantaj ĉe mallongaj, 5 ĝis 10 mm longaj flortigoj. Ekzistas ankaŭ ĝis 50 mm longaj flortigoj. La malsupraj floroj staras unuope en la foliakseloj, la supraj formas densan foliaron. La malsupraj floroj staras unuope en foliakseloj, la supraj formas densan, grapolan aǔ spikan, cumecan floraron kun folioj.

La kaliko de la kvinnombraj floroj estas (6 ĝis) 10 ĝis 16 (ĝis 28) mm longa, tub-, sonorilforma, urno- renverse konus-forma aǔ malofte ujoforma: la rando estas denta aǔ loba. La korona tubo estas samlonga aǔ 2,5-oble pli longa ol la kaliko. La korono longas 8 ĝis, malofte 20 mm (eĉ ĝis 50 mm) longa. Ĝi estas orflava, flave blanka, helklare violkolora aǔ blankeca, parte ankaŭ kun malhela reto. La koronaj loboj estas samgrandaj, mallongaj kaj rondecaj.

La stamenoj estas bone videblaj kaj en la mezo kunkreskintaj. La anteroj longas 2,9 ĝis 3,8 mm.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

fruktoj de la nigra hiskiamo
semoj de la nigra hiskiamo

La frukto estas speciala formo de la kapsulfrukto, nomata piksidio (kovrilkapsulo). Ĝi longas (5 ĝis) 9 ĝis 15 mm. La kapsulo enhavas inter 200 kaj 500 semojn.

Kromosomnombro kaj enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

Oni esploris minimume sep el la 23 konataj specioj pri ilia kariotipo. Oni nombris kromosoman bazonombron de x = 14 aǔ x = 17.

Kelkaj specioj de la genro enhavas alkaloidojn, hiosciaminon kaj skopolaminon. En la specio nigra hosciamo (Hyoscyamus niger) oni trovis vianolidojn.

Disvastigo kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Origine la specioj de hiskiamo kreskas en Eŭropo, en Nordafriko ĝis Ĉinujo kaj Hindujo, sur la Kanariaj insuloj kaj en Madejro. Kiel neofito ĝi kreskas en la nordo de Usono, Kanado, respektive en Aǔstralio. La planto kreskas apud stratoj. Gis alteco de 2000 m en la Atlasa montaro kaj ĝis 3000 m en Himalajo.

sekcio Hyoscyamus: blanka hiskiamo (Hyoscyamus albus)
sekcio Hyoscyamus: nigra hiskiamo (Hyoscyamus niger)
sekcio Chamaehyoscyamus: Hyoscyamus aureus
subgenro Dendrotrichon: egipta hiskiamo (Hyoscyamus muticus)

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro konsistas el ĉ. 23 specioj.[5].

subgenro Hyoscyamus
  • sekcio Hyoscyamus
    • subsekcio Hyoscyamus
    • subsekcio Pusilli
    • Subsekcio Adictyi
  • sekcio Chamaehyoscyamus
  • sekcio Pumilio
subgenro Dendrotrichon SCHÖNB.-TEM.
La hejmregiono estas Afganio, Pakistano kaj Irano[5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. hiskiamo en Nova Plena Ilustrita Vortaro
  2. hiosciamo en Nova Plena Ilustrita Vortaro
  3. Franz Köcher: Die babylonische und assyrische Medizin in Texten und Untersuchungen. I–VI, Berlin 1963–1980, BAM 574:I 1–3.
  4. Martha Haussperger: Gab es vor Hippokrates bereits eine empirische Medizin in Vorderasien? In: Würzburger medizinhistorische Mitteilungen 17, 1998, S. 113–128; hier S. 121 (úŠAKIRA: Bilsenkraut).
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 Karl Heinz Rechinger (Eld.), Eva Schönbeck-Temesy: Flora Iranica − Flora des Iranischen Hochlandes und der umrahmenden Gebirge. Band 100: Solanaceae. Akademische Druck- und Verlagsanstalt, Graz 1972, S. 49–79.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 Hiskiamo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
  7. Benito Valdés: Solanaceae. Hyoscyamus. In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2011.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Armando T. Hunziker: Genera Solanacearum: the genera of Solanaceae illustrated, arranged according to a new system. A. R. G. Gantner Verlag K.G., Ruggell, Liechtenstein 2001, ISBN 3-904144-77-4.