Saltu al enhavo

Esploroj. Poemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esploroj
Poemoj
Esploroj Poemoj
Esploroj
Poemoj
Aŭtoro Baldur Ragnarsson
Eldonjaro 1973
Urbo La Laguna
Eldoninto J. Régulo Eldonisto
Paĝoj 123
vdr

Esploroj [1], subtitolita Poemoj, estas origine esperantlingve verkita poemaro de Baldur Ragnarsson. La poemoj estas eldonitaj kiel numero 44 de la "Beletraj Kajeroj", fare de J. Régulo Eldonisto en La Laguna (Kanariaj Insuloj) en la jaro 1973.

Citaĵo
 La antaŭajn tradukkolektojn de la aŭtoro Sub Stelo Rigida kaj Islandaj Pravoĉoj mi jam legis kaj ĝuis. Lian unuan poemaron Ŝtupoj sen nomo mi ne konas, despli malbone, ĉar tiu certe estus doninta al mi antaŭideion de la menso kaj animo de tiu ĉi eminenta islanda verkisto. Tion mi certe bezonis kiam mi komencis legi.
Ragnarsson enkondukas la leganton jene : "Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantan senton por ĝin fiksi en spaco kaj tempo." Mi ĉie renkontis la esploradon sed ne povis diveni kiel li fiksas "en spaco kaj tempo". Eble tiuj terminoj signifas ion alian al la poeto ol al mi, simple laiko. Tamen, estas konsentite ke, eksperimente konkludinte la aglutinan karakteron de nia lingvo, Ragnarsson elmergas senteblan, - pli ĝuste percepteblan - kunligan fadenon tra ĉiuj 24 eroj en tiu ĉi sorĉa kolekto.
Mi ne pretendas kompreni ĉion : eble tio tro ĉagrenus la verkiston, sed precipe trafis la klareco kaj rigideco de la : "Standardistoj" kaj : "La Kuriero", kaj la ritmo (Kalevala) de : "La Valoro de la Vaka Scenejo". Aparte sentebliĝas la amosento de : "Odo al mia Edzino", refreŝiĝa trinkaĵo post la entordiĝoj kaj geniaj vortkunmetoj de la dek malfacile difineblaj : "Difinoj".
Mi rekomendas la verkon al tiu, kiu amas poezion kaj nian lingvon kaj kiu ne timas rigardi antaŭen al celoj kies formojn kaj kielojn kaj kialojn eble la poeto mem ne klare komprenas sed daŭre kaj obstine serĉas. 
— januaro 1973, H.W.R.P., Nov-Zelanda Esperantisto, numero 374
Citaĵo
 Estas eksterdube, ke Baldur Ragnarsson rangas inter la kvar aŭ kvin "veraj” poetoj de Esperantujo. Tion li denove pruvas per ĉi tiu fasko da poemoj. Aludante la titolon, Ragnarsson diras, ke “por mi, poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluatan senton por ĝin fiksi en spaco kaj

tempo". Mi kredas, ke ĉiuj poetoj, indiferente al la skoloj al kiuj ili apartenas, ne hezitus subskribi tiun difinon. Sed jen, la atentenda vorto estas "la maniero”. Ĉiu granda poeto, dank’ al Dio, havas "sian” manieron, kaj ĉi-rilate Ragnarsson posedas manieron profundan, originalan, densan... kaj fridan. Nenio riproĉindas rilate al la rezultoj de liaj esploroj. Lia intima mondo poezia nin tuŝas per la sentoj, kiuj ĉiam formas la fundon de la vera liriko: konfuza sopiro al senkonturaj foroj:

...por ĉiam daŭrigi sen ia celo difinita
ĉar ĝuste tiu estas la p plej bela
plej liberiga, sen iu a jn ĉirkaŭstringo.
(La celo sen difino)
la proza pezo de la vivo:
nekom preneblaj respondoj
rigardas nin
kiel fermitaj vizaĝoj
dum ni dediĉas nin
al ĉiam pli detala zorgo
pri la egaltem pigo
de la paŝoj.
(Paŝoj)
la subitaj animleviĝoj:
Kial ni estis tiel honte senesperaj?
(Novavivo)
la morto... la morto terura kaj enigma, sed ankaŭ la morto ripoziga kaj konsola:
la glacio
en la signo de fremdeco
ekster la apogpunkto
kie la valoroj perdis sian akson
por kuntrafiĝi en la ekvilibro
de la senlimeco
(Glacio)
kaj, kompreneble, la amo... la transcenda am-amoro tiel belege prikantita en Odo al mia edzino:
Centfoje
milfoje
vi tiel rekreis min
per tia deklaro intensa
pri fajro en la ĉielo,
rem uldis min
por daŭre m aturiĝanta civitaneco
en la regno de la revelacioj.

Laŭ miaj tre subjektivaj sento kaj gusto, mi riskas diri, ke Glacio estas eble la plej genia poemo ĝis nun originale verkita en Esperanto. Sed la poezia virto de Baldur Ragnarsson troviĝas en konstanta batalo kun liaj esprim-rimedoj, kaj li tiel streĉas kaj subtiligas ilin, ke kelkfoje liaj versoj ŝajnas produktoj de komputero. Ili postulas tro la kunlaboron de la inteligento, de la sento kaj de la intuo de la leganto, kaj, kiam oni ne kapablas enprofundigi sin trans la palpéblon de liaj esprimoj, tiam la vortoj, mankaj de koloro, de retorika aŭ ornama intenco, aspektas inerte kaj skem ece. Kiam al intelekta poezio herm ete esotera mankas kompensaj valoroj, nome, metafora brilo, kadenco, koloro kaj ekvibro de pasio, tiam tiu poezio riskas perdiĝi en la abismon de la fridaj kaj vakaj enigmoj. Do, se Baldur Ragnarsson metus kelkajn gutojn da vivo 'videbla’ en parton de sia poezio, mi firme kredas, ke ĝi atingus eĉ pli altan valoron, almenaŭ rilate la plastikan kaj senperan emocion. La poeto finas sian "anstataŭ prologon” per la jenaj vortoj: "mi deziras doni, kaj mi devas fidi al la fidiga fakto de la paraleloj: homoj sentas kaj spertas, ne same, tamen simile, ĉar "homine sunt”.

Kaj al lio mi aldonus, ke, kvankam li pravas, ĉiu homo sidas en persona kaj ekskluziva sento-sfero determ inita de tre kompleksaj faktoroj, kaj ke la granda m erito de vera poeto konsistas en tio, enrom pi en ĉiu n personan kaj partikularan sentivon. Kaj, kiam mi skribas ĉi tion, alvenas al mi la kara memoro de Federico Garcia... 
— F. de Diego. Boletín n203 (maj 1974)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]