José Hernández

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
José Hernández.

José Hernández (José Rafael Hernández y Pueyrredón, 10-a de novembro de 1834, 21-a de oktobro de 1886) estis militisto, ĵurnalisto, poeto kaj politikisto argentina, ĉefe konata kiel aŭtoro de Martín Fierro, ĉefverko de la gaŭĉa literaturo. Liaomaĝe, la 10an de novembro — jariĝo de lia nasko — oni celebras en Argentino la Tradician Tagon.

Post ekkarieri kiel militisto defende de la aŭtonomeco de la Ŝtato Bonaero, inter 1852 kaj 1872 li disvolvigis intensan ĵurnalistan aktivecon, kontraŭ la hegemonio de la urbo Bonaero en la organizado de la lando.

Li loĝis ĉefe en Paranao ekde 1857, sed ankaŭ alternative en tiu urbo, en Corrientes, Rosario kaj Montevideo, antaŭ reveni al Bonaero.

Partoprenis en unu de la lastaj ribeloj federalaj, estrita de Ricardo López Jordán, kies unua klopodo finis en 1871 per la malvenko de la gaŭĉoj kaj la ezilo de Hernández en Brazilo. Post tiu revolucio li pluestis konsilisto de la generalo revolucia, sed poste li distanciĝis.

Post sia reveno al Argentino, en 1872, pluluktis pere de la ĵurnalismo kaj publikigis la unuan parton de sia majstroverko, nome El gaucho Martín Fierro. Tiu, kun la sekvo nome La vuelta de Martín Fierro (1879), are formas eposan poemon ege popularan. Ĝi estas ĝenerale konsiderata la majstroverko de la argentina literaturo.[1]

Poste li iĝis deputito kaj senatano de la provinco Bonaero. El tiu laste menciita posteno li defendis la federigon de Bonaero per memorinda diskurso, kontraŭ Leandro N. Alem.

Régulo[redakti | redakti fonton]

La esperanta versio de MF finas per Apendico de Juan Régulo Pérez, eldonisto. Li dekomence parolas pri la verkisto, nome José Hernández. Li elstarigas lian pampan edukitecon, politikan aliron al la provincaj tendencoj, ĵurnalistan dediĉon kaj agrikulturemen sintenon. Kuriozaĵo estas ke la verkisto mem estis konata siatempe ne laŭ sia propra nomo sed per la nomo de sia kreita rolulo, MArtín Fierro, kvaszaŭ temas pri sama persono.[2] Poste li finas per citaĵo de Luis Alberto Sánchez. kiu rilatas la verkon al la media deveno kaj ĉefe de Miguel de Unamuno, kiu komparas la rilaton de MF al la pampo kun la rilato de Don Kiĥoto kun Manĉo.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kovrilo de la unua eldono.
1863 Vida del Chacho
1867 Los treinta y tres orientales
1872 El Gaucho Martín Fierro
1879 La vuelta de Martín Fierro
1881 Instrucción del Estanciero

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Padula Perkins, paĝo 490
  2. Juan Régulo Pérez en Apendico al José Hernández, Martín Fierro, J. Régulo, La Laguna, 1965, p. 287. Por la tuta ĉapitro pp. 283-288.
  3. citita verko, pp. 287-288.