Infektologo
Infektologo, kompreneble, unuavice estas medicina fakulo, kuracisto faka pri infektologio, do pri la esploroj de homaj infektaj malsanoj. Sendepende de tio ankaŭ ekzistas bestokuracistoj (aŭ "veterinaroj") fakaj pri bestomedicina infektologio - sed tio estas aparta temo.
Homa infektologio fakte estas interfaka disciplino, en kiu medicinistoj, do kuracistoj esplore kunlaboras kun biologoj, kvankam iuj sciencistoj tuj atingis ambaŭ universitatajn fakojn, do povas trakti ĉiujn flankojn de la esploro. Baza esplorado estas farata en infekta biologio, kie kunlaboras bakteriologoj, virusologoj, parazitologoj kaj imunologoj), en klinika infektologio, kie kunlaboras ĉiuj kuracaj kaj flegaj profesioj de hospitalo, kaj en epidemiologio, kie aparte kunlaboras esploraj kuracistoj kaj statistikistoj.
La estontajn infektologojn trejnas aparte la medicinaj fakultatoj de universitatoj, sed ne nur: ekzemple en centra Eŭropo ankaŭ kunlaboras iuj infektologaj institutoj de la Max-Planck-Societo por la progresigo de la sciencoj kaj la asocio Helmholtz.