Lingvo Stilo Formo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Lingvo Stilo Formo
Lingvo Stilo Formo
Lingvo Stilo Formo
Aŭtoro Kálmán Kalocsay
Eldonjaro 1931
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 144
vdr

Lingvo Stilo Formo. Studoj de Kálmán Kalocsay. 1931 [1], 144 p.

Enhavo (ĉapitroj)[redakti | redakti fonton]

Esperanta Vortfarado; La evoluo de nia poezia lingvo; Sendemandaj respondoj; La E-a rimo; E-a elparolo; Pri la E-a ritmo; Klasika ritmo en E; La mezepoka Esperanto.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Esperanto estas vera lingvo, vivanta kaj viva lingvo kiun uzas vivantaj homoj. Tia lingvo devas esti esplorata, ekzamenitaj per ĉiuj helpiloj de lingvo-scienco laŭ ĉiu rilato, nur tiel evidentiĝas ĝia lingva konsisto. Kalocsay plenumas grandan parton de tiu esplorado, traktante E-vortfaradon, evoluon de la poezia lingvo, la E-rimon, la prononcadon laŭ sonoj, akcento kaj ritmo, krome Kalocsay respondas kelkajn lingvajn demandojn.
Rilate al la vort-teorio Kalocsay adaptiĝas al la genia de René de Saussure kompletigita de Eugen Wüster; tiu teorio nuntempe estas aprobata de ĉiuj kompetentuloj; unu el ĝiaj ĉefaj trajtoj estas ke la vortradikoj havas difinitan gramatikan karakteron kiun montras la Fundamenta Vortaro per la aldono de la gramatikaj finaĵoj o, a, i, ; krome ekzistas radikoj senkarakteraj prepozicioj, konjunkcioj, ktp.
En la evoluo de nia poezia lingvo Kalocsay pravigas ambaŭ tendencojn troveblajn inter ni : instruantoj, propagandistoj, lernantoj volas lingvon facilan kun eta radikaro; literaturistoj kaj poetoj deziras riĉan, nuancitan vortabundan esprimilon. Formiĝos kvazaŭ du ŝtupoj : la vulgara lingvo kun la vortprovizo nepre necesa al interkompreniĝo kaj trovebla en ĉiu lernolibro; la literatura stilo kun aparta poezia kromvortaro kaj speciale pliliberaj formoj. Tiujn lastajn unue enkondukis Grabowski "la granda artisto de la fleksebleco", la kuraĝa tornisto de la poezia lingvo estis Grabowski precipe en Sinjoro Tadeo kiu ĝerme enhavas eble ĉion, kion oni povas elsorĉi el la lingvo". La poemoj estas eminente taŭgaj por ellerni perfekte la lingvon. Poemo lernita ne forviŝebla fiksas en la memoro vortojn kaj esprimojn. Bonaj poemoj devus abunde esti uzataj en superaj kursoj. Per tio, oni akirus durezultojn per unu fojo : perfektan lingvan konon kaj interesiĝon pri nia poezio.
La Esperanta rimo estas funda, detala studo pri tiu grava problemo; Kalocsay vicigas ĉiujn rimspecojn de pura rimo ĝis asonanco kaj proponas senĝene uzi la plej bonajn kaj sonplaĉajn rimo-idoj.
Fine ankoraŭ tri ĉapitroj pri Elparolo, Metriko kaj Lingvaj respondoj. Ĉio estas plena de intereso de tiu libro tiel riĉa je ideoj ke ĝi meritus multe pli ampleksan priparolon. En 1931 ĝi vekis grandan intereson kaj diskutojn. La lernantoj devas lerni ĝian klaran perfektan stilon. 
— Historio de Esperanto, p. 735
Citaĵo
 La famkonata poeto kaj verkisto Kalocsay inter la lingvistoj! Ni ĝoju kaj fidu liajn esplorojn sur tiu ĉi kampo, ĉar ni konas lian sagace racian pensmanieron. Sed, ni petas, karaj gesamideanoj, ne metu tiun ĉi libron antaŭ la okuloj de Esp.-komencantoj! Ne estas necese, ke ĉiu bona parolanto de Esperanto estas Esperantologo. Por ĉiu Esperantisto, kiu sentas emon al profundiĝo en la lingvon, la libro estas trezoro; speciale por instruantoj. Couturat, Fruictier, de Saussure, Wüster, Minor k a. jam laboris pri la unua parto de tiu ĉi fako, nome vortkonstruo. Pri stilo kaj formo ni ankaŭ jam legis dise en gazetoj ktp. Rilate la vortstrukturon Kalocsaj tre klare ĉerpas la regulojn el la uzata lingvo, ne altrudas ion laŭ sia propra gusto aŭ ambicio. Esence liaj analizoj plej kongruas al tiuj de René de Saussure, kiujn ankaŭ Wüster sekvis. Li estas kvazaŭ gramatikisto de natura lingvo. Per lia procedo li pruvus laŭ logiko tion, kion Zamenhof simple diris, ke vortkonstruo, vortderivo, vortformado aŭ kiel ajn oni volas diri, nenio alia estas ol vortkunmeto. Nur oni ne la logikecon taksu kiel matematikan aksiomon, sed en lingve psikologia vasteco. Se oni ne ĉi tie povas pli diri pri tiu ĉi plej vasta ĉapitro, (alie fariĝus leciono) despli neeble estas priparoli la ceterajn ĉapitrojn: „La evoluo de nia poezia lingvo“ — prelego en Somera Universitato dum Oxforda Kongreso. en kiu ni tre interesan aŭdas pri nia vortprovizo, lingvouzo de Grabowski, formiĝo de niaj vortaroj ktp. „Sendemandaj respondoj“ — pri artikolo, in kaj ia; tre rekomenda estas la propono pri virinaj nomoj; (finaĵo-a), interesaj la traktajoj pri prepozicioi ... — Esperanta Rimo“ — „Esp. elparolo “ — „Esp. ritmo“ — „Klasika metriko en Esp. kaj fine lingvaĵa ŝerco: ,,La mezepoka Esperanto“. — Kompreneble, la libro ne estas legaĵo sed studotaĵo. 
— Aŭstria Esperantisto (revuo) n.85 (apr 1932)
Citaĵo
 Tre interesaj rimarkoj por proz- kaj rimverkistoj kaj ĝenerale por ĉiuj Esperantistoj, kiuj sin interesas pri la evoluo de la lingvo. 
— Belga esperantisto n190 (nov 1931)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]