Luigi Giambene

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Luigi Giambene
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1866 (1866-11-26)
en Romo
Morto 29-an de junio 1944 (1944-06-29) (77-jara)
en Romo
Lingvoj Esperantoitala lingvofranca lingvohebrea lingvolatina lingvo
Ŝtataneco Itala reĝlando
Profesio
Profesio teologo • esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 9027
Information icon.svg
vdr


Luigi GIAMBENE [ĝambene] (naskiĝis la 26-an de novembro 1866 en Romo; mortis la 29-an de junio 1944 en Romo) estis itala esperantisto, doktoro teologia, katolika pastro, monsinjoro, profesoro de hebrea kaj greka lingvoj en Universitato de Propaganda Fide.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Luigi Giambene naskiĝis en Romo la 26-an de novembro 1866. Li estis ordinita katolika pastro la 21-an de julio 1889.

Ĉar li bone konis la hebrean kaj la antikvan grekan, en 1905 li iĝis universitata profesoro pri la unua de tiuj lingvoj kaj poste pri ambaŭ. Sed en 1915 li lasis tiun laboron (kaj preskaŭ ĉiujn ceterajn) pro malsano. La malsano kiu trafis lin ankoraŭ sufiĉe junan (49-jaran) daŭris longe, ĝis 1944, kiam li mortis.

Giambene estis esperantisto ekde 1902, pioniro en Romo, kie li kunfondis en decembro 1905 la Esperanto-societon "Imperiosa Civitas" kaj en 1919 Roman Esperanto-Instituton. Li estis la motoro de la organiza ekipo de la 4-a Internacia Katolika Kongreso en Romo en septembro 1913.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Li verkis italan-esperantan vortaron (1907) kun ĉ. 4.500 kapvortoj, kaj ankaŭ gramatikon kaj antologion Tra la Esperanta Literaturo. En 1908 li redaktis Roman Esperantiston, kiu aperis unue en 1907.

Li gvidis kursojn, verkis artikolojn kaj paroladis pri Esperanto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]