Brindizio

| Brindizio | |||||
| urbeto komunumo de Italio | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| |||||
| Ŝtato | |||||
| Regiono | |||||
| Provinco | BR Brindizio | ||||
| Geografia situo | 40° 38′ N, 17° 57′ O (mapo)40.63833333333317.945833333333Koordinatoj: 40° 38′ N, 17° 57′ O (mapo) | ||||
| Supermara alteco | 15 m | ||||
| Areo | 328 km² | ||||
| Loĝantaro | 82 694 (2023) | ||||
| Loĝdenso | 248 loĝantoj/km² | ||||
| Subdividaĵoj | Tuturano | ||||
| Najbaraj komunumoj | Carovigno, Cellino San Marco, Latiano, Mesagne, San Donaci, San Pietro Vernotico, San Vito dei Normanni | ||||
| Patrono | Laŭrenco de Brindisi (1559-1619) | ||||
| Festa tago | 1-a de septembro | ||||
| Nomo de loĝantoj | brindisini | ||||
| Poŝtkodo | 72100 | ||||
| Imposta kodo | B180 | ||||
| Kodo laŭ ISTAT | 074001 | ||||
| Telefona prefikso | 0831 | ||||
| Estro | |||||
| Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
| |||||
Brindizio[1][2] (itale kaj oficiale Brindisi [brindisi]) estas komunumo en Italio kun ĉirkaŭ naŭdek mil loĝantoj, ĉefurbo de la samnoma Provinco de Brindizio, en la sudorienta regiono Apulio.
Ĝi situas ĉe la Adriatika marbordo.
Historio
[redakti | redakti fonton]

Brindizio estis ĉefurbo de la regno de la antikva etno mesapianoj (sub la nomo Brunda = cerva kapo), ĝis kiam en 267 a.K. konkeris ĝin la romianoj, kiuj nomis ĝin Brundisium. Ĝi evoluis al haveno signifa por veturoj orienten kaj de 190 a.K. estis ligita kun la (okcident-borda) Romo per plilongigo de Via Appia, la plej grava imperia vojo (regina viarum = reĝino de la vojoj).
La urbo frue iĝis kristana episkopejo kaj misia centro por suda Apulio.
Post konkero fare de gotoj ĝi estis en 6-a jarcento ĝi estis prenita de Bizanco. En 674 detruis ĝin longobardoj. Post rekonkero fare de Bizanco kaj konkero fare de normanoj (1070) ĝi estis regata de variaj posedantoj, inter ili Venecio kaj Hispanio.
Inter 1707 kaj 1734 ĝi apartenis al Aŭstrio-Hungario, poste al la burbonoj kaj ek de 1861 al ekestanta Italio.
Dum la Dua mondmilito, kiam post la itala kapitulaco je la 8-a de septembro 1943 germanaj trupoj ankoraŭ regis Romon, Brindizio dum kelkaj monatoj estis ĉefurbo de (la suda parto de) Italio, kiel rezidejo de reĝo Viktoro Emanuelo la 3-a kaj registarestro marŝalo Pietro Badoglio. Je la 12-a de februaro 1944 la ĉefurbeco transiris al Salerno.
La cerva kapo nun estas parto de la blazono de Brindizio.
Unuiĝintaj Nacioj
[redakti | redakti fonton]En Brindizio troviĝas Loĝistika Bazo (UNLB) de la Unuiĝintaj Nacioj kaj la UN-a Humaneca Reaga Deponejo (UNHRD).
Esperanto
[redakti | redakti fonton]Fondiĝis loka esperanto-grupo tie en 1922.
Kuriozaĵo
[redakti | redakti fonton]"Brindisi" (BRINdizi) estas ankaŭ itala vorto kaj signifas "tosto".
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://vortaro.net/#Brindizio_kd kapvorto Brindizio en la] Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio.
- ↑ La ĝis nun sola esperantlingva atlaso, Poŝatlaso de la mondo de 1971 el Prago, esperantigas multajn urbojn, sed nomas la urbon Brindisi en la mapo 12 en la itala formo, ne esperantigite.

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (itale)
- retejo de la vojaĝagentejo Esperanto Viaggi, kiu aktivas en la urbo (itale, jen ankaŭ en vizaĝlibro / Facebook)
- Nun, la loka Esperanto-grupo ne havas retejon, sed funkcias retejo de la grupo "Esperantista Defio" en la komunumo Salice Salentino, tridek kilometrojn sude, ankaŭ en vizaĝlibro / Facebook
-
ĉefepiskopa palaco, nun muzeo
-
la vojo corso Umberto 1


