Kerkira (grekeΚέρκυρα, gramatike ina singularo), ankaŭ nomata Korfuo (italeCorfù, en aliaj okcidenteŭropaj lingvoj simile) laŭ la insulo kies ĉefa urbo ĝi estas, estas urbo de Grekio. Temas pri la ĉefurbo de la administra regiono Ioniaj Insuloj kaj la regiona distrikto Kerkira. Laŭ la censo de la jaro 2011 en la urbo vivis 24 838 loĝantoj sur areo de 41,91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 593 loĝantoj/km².