Sarandë

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo en Albanio

Sarandë - foje ankaŭ literumita Saranda - estas marhavena urbo de suda Albanio, borde de la Ionia Maro. Ĝi estas ĉefurbo de la distrikto samnoma kaj unu el la ĉefaj turismaj allogaĵoj de la albana marbordo. Ĝi havas 32 000 loĝantojn.

La urbo esas nomata laŭ la malnova monaĥejo sur la monteto de la "40 Sanktuloj", greke "Αγιοι Σαράντα" - Aghii Saranda. Tial ĝi estas nomata itale Santi Quaranta.

Dum Italio okupis Albanion (1939-1943) la urbo ricevis la nomo de Porto Edda, honore al Edda Mussolini, filino de la Duce kaj edzino de Galeazzo Ciano.