Carlo Collodi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlo Collodi
Persona informo
Carlo Collodi
Naskonomo Carlo Lorenzini
Naskiĝo 24-an de novembro 1826 (1826-11-24)
en Florenco,  Grandduklando de Toskanio
Morto 26-an de oktobro 1890 (1890-10-26) (63-jaraĝa)
en Florenco,  Reĝlando Italio
Tombo Cimitero delle Porte Sante vd
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Reĝlando ItalioGrandduklando de Toskanio • United Provinces of Central Italy • Reĝlando Sardio vd
Familio
Edz(in)o
Profesio
Alia nomo Carlo Collodi vd
Okupo verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalistotradukisto vd
Aktiva dum 1856– vd
Verkado
Verkoj I racconti delle fate ❦
Giannettino ❦
Minuzzolo ❦
Pinokjo ❦
Il Lampione vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carlo COLLODI [karlo kolodi] (naskiĝis la 24-an de novembro 1826 en Florenco, mortis la 26-an de oktobro 1890 en Florenco) estis itala ĵurnalisto kaj verkisto. Lia vera nomo estis Carlo LORENZINI [karlo lorencini]; la plumnomo Collodi estis la nomo de la naskiĝurbo de lia patrino, kie li pasigis parton de sia infanaĝo.

Je la komenco de sia verkista kariero li verkis recenzojn por komercaj librokatalogoj, krome li laboris kiel ĵurnalisto. En la 1850-aj jaroj li ekverkis teatraĵojn kaj dudek jarojn poste li komencis dediĉi sin al la verkado de infanlibroj. Mondfamon Collodi gajnis pro sia verko Pinokjo, kiu unue aperis sub la titolo "Storia di un burattino" en la revuo "Il giornale dei bambini" (1881-83) kaj en 1883 (titolite: "Le avventure di Pinocchio") ankaŭ libroforme. Ekzistas du tradukoj al Esperanto.

La aventurojn de Pinokjo reverkis la rusa verkisto Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj sub titolo Ora ŝlosilo aŭ aventuroj de Buratino (1936), do la marioneto tie ricevis nomon Buratino.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Un romanzo in vapore (1856)
  • Giannettino (1875)
  • Minuzzolo (1877)
  • Occhi e nasi, ricordi dal vero (1881)
  • Storia di un burattino (1881-83)
  • Le avventure di Pinocchio (Pinokjo) (1883)
  • Storie allegre (1887)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La aventuroj de Pinokjo / trad. de Giuseppe Croatini