Giacomo Meazzini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giacomo Meazzini
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1879 (1879-11-30)
Morto 30-an de novembro 1938 (1938-11-30) (59-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoitala
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo esperantisto • katolika sacerdoto • idisto
vdr

Giacomo MEAZZINI estis itala sacerdoto, esperantisto kaj vortaristo, kiu poste transiris al la planlingvo Ido kaj fine en 1928 publikigis propran planlingvan projekton Ido reformita.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Meazzini fariĝis profesoro je 21a de septembro 1922 en Trieste, sed libervole rezignis je 22a de marto 1925 favore al Corrado Grazzini. Li vivis en San Giovanni Valdarno.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Meazzini verkis Dizionario italiano-esperanto (italan-esperantan vortaron), kiu estis vaste uzata: 1a eld. 1907, 2a 1912, 3a 1923. En 1922 aperis en San Vito lia Novo vocabolario Esperanto-Italiano (Nova vortaro Esperanto-itala) kun antaŭvorto de Giuseppe Peano. En tiu jaro li estis membro de la Lingva Komitato.[1]

Li kunlaboris al la itala gazeto L'Esperanto, tamen disiĝinte de la Zamenhofaj principoj tiom, ke Bruno Migliorini, kiu lingve kontrolis la gazeton en 1922 (p. 131) deklaris: "mi deziras ke la legantoj sciu ke mia kontrolo neniel rilatas la artikolojn kaj recenzojn de Prof. J. Meazzini, pri kiuj nur li portas respondecon".

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petr Stojan en sia recenzo de la Novo vocabolario italiano-esperanto, 1922. En: Literatura Mondo, vol. II. 1923, n-ro 6 Arkivigite je 2014-01-25 per la retarkivo Wayback Machine, p. 118.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]