Pos-Amiko
| Pos-Amiko | |
La 25-a numero de Pos-Amiko | |
| revuo | |
|---|---|
| Formato | |
| Periodeco | kvarjara |
|
| |
| Establodato | 2012 |
| Prezo | senpaga |
|
| |
| Retejo | Pos-Amiko - Klaĉ-Kunveno Post-Somera |
La Pos-Amiko estas humura gazeto eldonita de Koko Poso kelkfoje en la jaro. En la gazeto troviĝas ŝercaj kaj parodiaj artikoloj pri la (junulara) Esperanto-movado, ĉefe tiuj, kiuj rilatas al KKPS.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua Pos-Amiko aperis en junio 2012, kaj ekde tiam aperis kvarfoje en la jaro. La gazeto kutime unue aperis en papera formo dum junularaj Esperanto-renkontiĝoj en Eŭropo, kaj poste en la retpaĝo.
Enhavo
[redakti | redakti fonton]Plejparto de la artikoloj en la Pos-Amiko estas pri fikciaj 'skandaloj', 'konspiroj' aŭ 'sciencaj malkovroj'. Ili ofte temas pri konataj aktivuloj en la junulara movado.
Regulaj eroj
[redakti | redakti fonton]La sekvaj aferoj ofte aperas en Pos-Amikoj:
- Titolpaĝo kun bildo de Koko Poso, nomo de la gazeto kaj enhavtabulo
- Iu artikolo pri estraro aŭ komisiono de TEJO
- Iu artikolo aŭ anonco pri ligo inter alkohola trinkaĵo kaj ebrieco fare de D-ro B. Telo
- Blogstila artikolo "El la tombo de Zombenhof"
- La horoskopo, kun krom la 12 kutimaj signoj ankaŭ 'Aleks Kadar'
- Lasta paĝo nomita 'EVENTOJ' kun varia enhavo, ofte reklamo por KKPS
Verkistoj
[redakti | redakti fonton]La Pos-Amiko mem nek la retpaĝo mencias respondeculojn krom la fikcia 'Koko Poso', sed laŭ la kolofono ĝi estas eldonaĵo de la Nederlanda Esperanto-Junularo.
