Aleks Kadar
Aspekto
Aleks Kadar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de oktobro 1975 (49-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1999–) |
Aleks KADAR (naskiĝis la 8-an de oktobro 1975) estas franca esperantisto. Li esperantistiĝis en 1999. Post kelkaj jaroj li fariĝis ĝenerala sekretario de TEJO[1] kaj de JEFO. Nun li estas estrarano de Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), kie li oficis ekde majo 2008 ĝis majo 2010 kiel kasisto kaj ekde septembro 2009 ĝis majo 2010 ankaŭ kiel prezidanto[2]. Krome li aktiviĝas en Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE). Li nuntempe estas estrarano de Universala Esperanto-Asocio[3] kiel Ĝenerala sekretario en 2019-2022[4] kaj denove ekde 2022[5].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ TEJO-vikio: Aleks Kadar. Arkivita el la originalo je 2008-08-20. Alirita 2019-06-28 .
- ↑ Estraro de Unuiĝo Franca por Esperanto
- ↑ La aktuala Estraro de UEA
- ↑ La-nova-Estraro-de-UEA-dividis-siajn-taskojn-Duncan-Charters-prezidas
- ↑ Nova-Estraro-de-UEA-(2022-2025)-estraraj-fakoj-dividitaj
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Aleks Kadar ĉe Twitter
- Intervjuo de Aleks Kᴀᴅᴀʀ, Ĝenerala sekretario de ᴜᴇᴀ, ĉe Movada vidpunkto
- EsKu - Epizodo 16 - Aleks Kadar, jutuba filmeto en la kanalo EsKu - Esperanto-Kulturo - aperinta la 2022-05-13
- Zono kaj Vojo el popola Ĉinio[rompita ligilo]
Antaŭe: | Prezidanto de Espéranto-France | Poste: |
---|---|---|
Axel Rᴏᴜssᴇᴀᴜ | 2015–2017 | Axel Rᴏᴜssᴇᴀᴜ |