Estraro de UEA 2019-2022

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Estraro de UEA 2019-2022 fotita dum la UK 2019 en Lahtio

En la Estraro de UEA dum la oficperiodo 2019–2022 oficis jenaj personoj, elektitaj la 20-an de julio 2019 de la Komitato de UEA en la 104-a Universala Kongreso en Lahtio[1]:

  • Duncan Charters (prezidanto: Strategio, Kunordigo, Rilatoj kun ILEI)
  • Fernando Maia Jr. (vicprezidanto: CO (oficistoj), Eksteraj Rilatoj (krom Unesko), Ameriko, Rilatoj kun TEJO, Rilatoj kun Membro-Organizoj (Landa Agado) kaj ĉio cetera)
  • Trezoro Huang Yinbao (vicprezidanto: Financoj, Unesko)
  • Aleks Kadar (ĝenerala sekretario, Administrado, Ĝemelaj Urboj, Esperanto-Centroj, Eŭropo, Revuo Esperanto)
  • Orlando Raola (estrarano pri Kulturo,Kongresoj, Biblioteko, Eldonado)
  • Jérémie Sabiyumva (estrarano pri Afriko, Aktivula Maturigo)
  • So Jinsu (estrarano pri Azio, Oceanio, Amikoj de Esperanto, Informado)
  • Amri Wandel (estrarano pri Faka kaj Scienca Agado, koronvirusa agado, Mezoriento kaj Norda Afriko)

Referencoj[redakti | redakti fonton]