Orlando Raola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orlando E. Raola
Orlando E. Raola dum IKU-prelego, 2003.
Orlando E. Raola dum IKU-prelego, 2003.
Personaj informoj
Naskiĝo 13-an de novembro 1955 (1955-11-13) (61-jara)
en Havano, Flago-de-Kubo.svg Kubo
Nacieco usonano
Lingvokapablo Esperanto
Esperanto
Akademiano 2016-02-06
v  d  r
Information icon.svg

Orlando E. RAOLA (naskiĝis en Havano, Kubo en 1955) estas kemiisto kaj esperantisto de kuba deveno, nun vivanta en Usono, pli ekzakte en Greenbrae, kantono Sonoma, Kalifornio. Li estas doktoro pri kemio (Universitato de Kalifornio Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College.[1]

Esperantistiĝo[redakti | redakti fonton]

Orlando Raola estas esperantisto ekde 1984, ekaktivis en la kuba movado kaj dum kvar jaroj laboris profesie por Esperanto. Samtempe li ankaŭ ekagadis internacie: ekzemple li estis LKK-ano kaj preleganto en la 75-a UK dum somero 1990 en Havano, kaj poste preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88-a UK dum somero 2001 en Gotenburgo. En 1994 li ekloĝis en Usono, kaj tuj ekaktivis en la loka (San-Franciska golfo), Kalifornia kaj tutlanda Esperanto-movadoj. Ekzemple li estis prezidanto de la LKK por la 47-a Kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA, nun ankaŭ nomata Esperanto-USA) en San-Francisko (1997). Estrarano de ELNA inter la jaroj 1988 kaj 2007, li en 2009 kandidatis[2] kaj ekde tiam estas prezidanto de Esperanto-USA. Daŭre li internacie science laboras per Esperanto. Inter alie li aktivis en la tema propramo de la 85-a UK en sia hejmurbo Havano kaj kunordigas la teman programon de la UK 2013 en Rejkjaviko.[3]

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Orlando Raola estas edzo de Elsa Torres. Ili havas filon, Abel (naskiĝinta en 1987).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]