Jérémie Sabiyumva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jérémie Sabiyumva
Jérémie Sabiyumva
Jérémie Sabiyumva
Personaj informoj
Naskiĝo 1982
en Burundo Burundo
Lingvokapablo Esperanto
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj prezidanto de ANEB ekde 2009
Esperantistiĝis en 2000
v  d  r
Information icon.svg
Jérémie SABIYUMVA en 2011. Fotis Mireille Grosjean

Jérémie SABIYUMVA (n. en 1982, Rumonge, Burundo) estas la burunda esperantisto, prezidanto de la Nacia Asocio de Esperanto en Burundo. Kvara filo en la familio de 9 infanoj, Jérémie faris bazan lernejon en Rumonge elementa lernejo de Rumonge , parton de la mezgrada en Rumonge, Lycée Iteba kaj la lastan parton en Buĵumburo ĉe Lycée du Lac Tanganyika kie li diplomiĝis pri modernaj literoj . Li poste faris universitatajn studojn en la nacia instituto pri publika sano INSP en Bujumburo kaj nun laboras kiel fakula gvidanto de sanaj centroj en suda parto de Burundo, precize en la provinco de Bururi.

Li esperantistiĝis en fino de 2000 kaj aktivis en la movado. Tuj post la fondo de la Nacia Asocio de Esperanto en Burundo (mallonge ANEB), li fariĝis ties Ĝenerala Sekretario. En 2005, li partoprenis instruseminarion gvidita de Tereza Kapista kaj li akiris lian unua diplomon. Li sekvis multajn kursojn en la reto kaj akiris diversnivelajn diplomojn. En 2008, li partoprenis la ILEI konferenco en Benino kaj akiris diplomon je la meza nivelo. En 2012, li ĉeestis UK n en Hanojo kaj trapasis KER ekzamenon kaj sukcesis. En 2009 li prezidentiĝis.[1]

Jérémie SABIYUMVA estas membro de Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj membro de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro. Li estas membro de Afrika Komisiono de UEA.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dua nacia kongreso (2009) (esperante). Esperanto en Evoluo (2014-07). Arkivita el la originalo je 2014-02-10. Alirita 2014-02-10.